Peter Mansfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sir Peter Mansfield [piter manzfild] (naskiĝis la 9-an de oktobro 1933 en Lambeth, Londono) estas brita fizikisto. En 2003 li ricevis kune kun Paul Lauterbur la Nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino, pro "iliaj eltrovoj pri magneta resonada bildigado (MRI)".

15 jaraĝa, Mansfield komencis labori kiel presista metilernanto, ĝis la aĝo de 18. Post sia nacia trudservo en la armeo, li studis dum 2 jaroj ĉe vesperlernejo, kaj en 1956 eniris je Queen Mary College, Universitato de Londono. Tie, li bakalaŭrigis en fiziko en 1959, kaj doktoriĝis en 1962.

Dum la 1950-oj kaj 1960-oj, NMR, aŭ nuklea magneta resonado, ĉefe estis uzata por studi la kemian strukturon de substancoj. En la fruaj 1970-oj la laboroj de Mansfield kaj Lauterbur ebligis la uzon de NMR por fari bildojn de la homa korpo. Tiu proceso estas magneta resonada bildigado, aŭ MRI (el la angla Magnetic Resonance Imaging).

Al Mansfield oni atribuas la eltrovon pri kiel oni povas matematike analizi la radiajn signalojn el MRI, ebligante la interpretadon de la signaloj kiel uzebla bildo.

D-ro Mansfield edziĝis kun Jean Margaret Kibble en 1962, kaj ili havas du filinojn.

Ekde 1964, li estas profesoro ĉe la Universitato de Nottingham (nun emerita). Nuntempe li laboras, kun sia firmao General Magnetic, ĉefe pri la sendanĝerigo de MRI.

Eksteraj ligiloj

greke Nobelpremio retpaĝaro (angle) greke Listo de postenoj kaj premioj (angle)