Peter Pan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Desegno de Peter Pan ludante fluton, de la romano Peter and Wendy publikita en 1911

Peter Pan estas fikciulo elverkita far Skota aŭtoro kaj teatroverkisto J. M. Barrie (18601937). Li verkis de infanamikecoj kaj la propra vivo. Post la morto de lia pli aĝa frato David - la plej ŝatata de la patrino - ŝi ade rememorigis la morton de infano, kiu suferis pro infana propsika nekresko kaj eventuale naneco malgraŭ manko de nek malnutro nek infekcio. Li altiĝis ĝis nur 147 cm kaj montriĝis en postmorta ekzameno post 60a jarvivo ke li neniam adoleskiĝis .[1]

Bubo kiu flugas kaj magie malkonsentas plenkreskiĝi, Peter Pan pasas sian ĉiaminfanecon aventurante sur la malgranda insulo de Neniamlando kiel la ĉefo de la knabaro aŭ la Perditaj Knaboj, foje renkontante feojn kaj piratojn kaj malofte kun normalaj knaboj de la ekstera mondo.

Krom la du verkoj far Barrie, la fikciularo aperis oftege en amaskomunikiloj kaj aĉetaĵoj.

Historio

Peter Pan unue aperis en The Little White Bird (Blanka Birdeto), 1902 romano por plenaĝuloj. Post la sukcesega teatraĵo kiu aperis en 1904, la publikistoj, prenis ĉapitrojn 13-18 de Blanka Birdeto kaj republikis ilin en 1906 titolante Peter Pan en Kensington Gardens, kun la aldono de desegnoj de Arthur Rackham.[2]

La teatraĵo Peter Pan, or The Boy Who Wouldn't Grow Up (Petro Pajno, aŭ la Knabo kiu neniam plenkreskiĝis, pligrandigita en romano, publikiĝis en 1911 kiel Peter kaj Wendy, kaj poste kiel Peter Pan kaj Wendy.

Peter Pan poste aperis en multaj versioj, postversioj, kaj antaŭversioj, filmoj kiel la de 1953 bildstrifilmo de Walt Disney, muzikteatraĵoj, aktorfilmoj kiel Hook (1991) kaj Peter Pan (filmo 2003), kaj romano Peter Pan in Scarlet (2006). Li ankaŭ aperas en multaj aliaj verkoj, pro tio ke la kopirajto jam ĝisfiniĝis en plejparto de mondaj landoj.

Bildgalerio

Notoj kaj referencoj

  1. 'Why Zebras Don't Get Ulcers by Robert M. Sapolsky (1994) ISBN 9780805073690
  2. Birkin, Andrew. (2003) J.M. Barrie & the Lost Boys. Yale University Press, p. 47. ISBN 0300098227.