Peter Pellegrini
Peter Pellegrini (naskiĝis la 6-an de oktobro 1975 en Banská Bystrica, Ĉeĥoslovakio) estas slovaka politikisto (HLAS-SD (antaŭe SMER-SSD [1][2]) kaj ĝia partiestro) kaj ŝtatisto. Li estas la nuna Prezidanto de Slovakio ekde la 15-a de junio 2024.
Antaŭe li estas Prezidanto de la Nacia Konsilio de la Slovaka Respubliko de la 25-a de oktobro 2023 ĝis la 7-a de aprilo 2024 kaj en 2014–2016. Iama ĉefministro de Slovakio (2018–2020) [3]. Tiele, li estas la unua slovaka politikisto teni ĉiujn tri plej altaj konstituciaj postenoj (Prezidanto, Ĉefministro kaj Prezidanto de la Parlamento) en la lando [4].
Peter Pellegrini ricevis pli ol 53% de la voĉdono en la prezidant-elekto en aprilo 2024. Li estas konsiderita proksima aliancano de Robert Fico kaj estis skeptika de subteno por Ukrainio post la invado de Rusio en 2022. La kontraŭstara kandidato estis Ivan Korcok, kiu estas konsiderita por-okcidenta kandidato. La vido pri la milito en Ukrainio estis centra al la balotkampanjo.
Vivo kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Fono
[redakti | redakti fonton]Pellegrini naskiĝis la 6-an de septembro 1975 en Banská Bystrica en tiama Ĉeĥoslovakio, filo de entreprenista patrino kaj aŭtomekanikisto patro.
Li havas partajn italajn prapatrojn kiuj enmigris al Supra Hungario (Slovakio). Lia praavo Leopoldo Pellegrini venis al la Aŭstro-Hungara Imperio por helpi kun la konstruado de la fervojo inter Levice kaj Zvolen. Li decidis ekloĝi en Lehôtka pod Brehmi, en la distrikto de Žiar nad Hronom, enamiĝinte al loka knabino, Maria Kunovská.
Pellegrini estas diplomiĝinto de la universitatoj de Banská Bystrica (Universitato Matej Bel, kie li studis ekonomikon) kaj Košice ( Technická univerzita v Košiciach, kie li temigis bankadon, investon kaj financon). Li tiam estis komercisto [5].
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Li estis elektita al la slovaka parlamento, la Nacia Konsilio, por la socialdemokrata partio Smer – sociálna demokracia, en 2006, kaj estis reelektita en 2010, 2012 kaj 2016. En 2012, li iĝis Ŝtata sekretario en la Financministerio, posteno kiun li tenis dum du jaroj ĝis li nelonge funkciis kiel Edukministro en 2014. De 25 novembro 2014 ĝis 23 marto 2016, Pellegrini estis Prezidanto de la Parlamento, sukcedante Pavol Paška.
En 2015, li estis nomumita Cifereca Ĉampiono por Slovakio, misio donita fare de la Eŭropa Unio por antaŭenigi ciferecigon en civita vivo.
Pellegrini sukcedis al ĉefministro Robert Fico en marto 2018, kiu eksiĝis post la murdo de ĵurnalisto Ján Kuciak kaj lia fianĉino. Kuciak estis enketema ĵurnalisto kun intereso en financa krimo.
La 21an de marto 2020, li estis sukcedita kiel ĉefministro fare de Igor Matovič.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Panellist | Peter Pellegrini. Globsec. Arkivita el la originalo je 20 December 2014. Alirita 11 January 2015 .
- ↑ Novým ministrom školstva sa stal Peter Pellegrini. Slovak Ministry for Education, Science, Research and Sport (3 July 2014). Arkivita el la originalo je 1 May 2019. Alirita 11 January 2015 .
- ↑ . Slovak PM to head finance ministry temporarily after Kazimir leaves (4 April 2019). Arkivita el la originalo je 24 March 2021. Alirita 6 August 2019 .
- ↑ Chci silný stát, řekl Pellegrini v inauguračním projevu (ĉeĥe). Alirita 24 June 2024 .
- ↑ Panellist | Peter Pellegrini. Globsec. Arkivita el la originalo je 20 December 2014. Alirita 11 January 2015 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Peter Pellegrini – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|