Peter Simon Pallas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Peter Simon von Pallas)
Peter Simon Pallas
Peter Simon Pallas
Peter Simon Pallas
Persona informo
Peter Simon Pallas
Naskiĝo 22-an de septembro 1741
en Berlino
Morto 8-an de septembro 1811
en Berlino
Tombo Berlino vd
Lingvoj latinagermana vd
Loĝloko Berlino, Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Reĝlando PrusioRusia Imperio vd
Alma mater Universitato de LejdenoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleUniversitato de Göttingen vd
Subskribo Peter Simon Pallas
Familio
Patro Simon Pallas vd
Infanoj Albertine von Wimpffen (Pallas) vd
Profesio
Okupo esploristo • zoologo • ornitologo • biologobotanikistogeografo • araneologo • entomologo • kuracisto vd
Laborkampo biologioj
Doktoreca konsilisto Simon Pallas • Johann Gottlieb Gleditsch (botanikisto) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Simon Pallas (naskiĝis la 22-an de septembro 1741 en Berlino, mortis la 8-an de septembro 1811 en Berlino) estis germana zoologo kaj botanikisto kiu laboris en Rusio.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Pallas naskiĝis en Berlino, filo de la profesoro pri kirurgio Simon Pallas. Li studis ĉe privataj instruistoj kaj interesiĝis pri natura historio, poste ĉe la Universitato de Halle kaj la Universitato de Göttingen. En 1760 li translokiĝis al la Universitato de Leiden kaj doktoriĝis nur 19 jaraĝa.

Pallas veturis tra Nederlando kaj Londono, plibonigante sian kuracistan kaj kirurgian konaron. Tiam li setlis ĉe Hago, kaj lian novan sistemon de animala klasigo estis defendata de Georges Cuvier. Pallas verkis Miscellanea Zoologica (1766), kiu inkludis priskribojn de kelkaj vertebruloj novaj por la scienco kiujn li malkovris en la nederlandaj muzeokolektoj. Planita veturado al suda Afriko kaj Orienta Hindio ne okazis ĉar lia patro alvokis lin reen al Berlino. Tie li ekverkis sian Spicilegia Zoologica (1767-80).

En 1767 Pallas estis invitita de Katerina la 2-a (Rusio) iĝi profesoro ĉe la Rusia Akademio de Sciencoj ĉe Sankt-Peterburgo kaj inter 1768 kaj 1774, li estris ekspedicion al la Centraj Rusiaj Provincoj, Volgo, Uralo, Okcidenta Siberio, Altajo kaj Transbajkalo kolektante naturhistorjan specimenojn je sia konto. Li esploris la Kaspian Maron, la Uralojn, Altajon kaj la supran riveron Amuron, tiom orienten kiom ĝis la Lago Bajkalo. La regulaj informoj kiujn Pallas sendis al Sankt-Peterburgo estis kolektitaj kaj publikigitaj kiel Reise durch verschiedene Provinzen des Russischen Reichs [Veturado tra diversaj provincoj de la Rusia Imperio] (3 volumoj, 1771-1776). Ili kovris ampleksan gamon de temoj, inklude geologion kaj mineralogion, infomroj pri indiĝenaj popoloj kaj ties religioj, kaj priskriboj de novaj plantoj kaj animaloj. En 1776, Pallas estis elektita eksterlandan membron de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.

Pallas setlis en Sankt-Petesburgo, kaj iĝis protektato de la carino Katerino kaj iĝis ankaŭ instruisto pri natura historio de la Grandaj Dukoj Aleksandro kaj Konstantino. Li estis proviziita de la plantoj kolektita de aliaj naturalistoj por kompili la Flora Rossica (1784-1815), kaj ekverkis sian Zoographica Rosso-Asiatica (1811-31). Li publikigis ankaŭ informon pri la veturadoj de Johann Anton Güldenstädt en Kaŭkazo. La carino aĉetis la grandan naturhistorion kolekton de Pallas kontraŭ 2,000 rublojn, 500 pli ol la postulita prezo, kaj eĉ permesis lin pluuzi ĝin dumvive.

Inter 1793 kaj 1794 Pallas estris duan ekspedicion al suda Rusio, vizitante Krimeon kaj la Nigran maron. Li estis akompanata de sia filino (el sia unua edzino kiu mortis en 1782) kaj sia nova edzino, artistoj, servantoj kaj militistan gardistaron. Februare de 1793 ili veturis al Saratov kaj poste laŭrivere al Volgogrado. Printempe ili esploris orienten, kaj aŭguste ili veturis laŭ la bordoj de la Kaspia Maro al la kaŭkazaj montaroj. Septembre ili veturis al Krimeo, kaj vintrumis en Simferopolo. Pallas printempe de 1794 esploris sudorienten, kaj julie veturis la valon de la rivero Dnepro, kaj reen al Sankta-Peterburgo septembre. Pallas informis pri tiun sian veturadon en sia P. S. Pallas Bemerkungen auf einer Reise in die Südlichen Statthalterschaften des Russischen Reichs (1799-1801). La carino Katerino donacis al li grandan bienon ĉe Simferopolo, kie Pallas loĝis ĝis la morto de sia dua edzino en 1810. Li ricevis tiam permeson forlasi Rusion de la Imperiestro Aleksandro, kaj revenis al Berlino, kie li mortis venontan jaron. Lia tombo estas en la Protestanta Tombejo Friedhof I der Jerusalems- und Neuen Kirchengemeinde (Tombejo Nombro 1a de la frataroj de la Jerusalema Eklezio kaj kaj de la Deutscher Dom) ĉe Kreuzberg, sude de Hallesches Tor.

Palasito[redakti | redakti fonton]

En 1772 oni montris al Pallas 680 kg pezan metalŝtonon troviĝintan ĉe la urbo de Krasnojarsk. Pallas transportis ĝin al Sankta-Peterburgo. Sekvaj analizoj de la metalo montris, ke temas pri nova tipo de ferŝtono de meteorito. Tiu nova tipo de meteorito estis nomata Palasito laŭ lia nomo, dum la meteorito mem estis nomata Krasnojarsk aŭ foje eĉ Palasfero (nomo donata de Ernst Chladni en 1794).

Rememoro[redakti | redakti fonton]

Multaj animaloj ricevis nomon laŭ tiu de Pallas (kaj multaj estis unuafoje priskribita de li), inklude tiujn de la specioj Palasa kato, Palasa longlanga vesperto, Palasa tubonaza fruktovesperto, Palasa sciuro, RegolfiloskopoPalasa filoskopo, Palasa kormorano (formortinta), Blankstriovosta maragloPalasa maraglo, Granda nigrakapa mevoPalasa mevo, Stepkoko, Palasa karpodako, Palasa lagomiso, Malgranda kanemberizoPalasa kanemberizo kaj Siberia grilbirdoPalasa grilbirdo.

Ankaŭ stratoj en Berlino kaj Castrop-Rauxel estas nomataj Pallasstrasse. Ankaŭ urbo en Volgograda provinco nomiĝas laŭ li - Pallasovka kaj tie estas lia monumento. Ankaŭ asteroido nomiĝas laŭ li: 21087 Petsimpallas.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio inauguralis de infestis viventibus infra viventia (Leiden: Lugduni Batavorum, 1760).
  • Elenchus zoophytorum, sistens generum adumbrationes generaliores et specierum cognitarum succinctas descriptiones, cum selectis auctorum synonymis (Hago: van Cleef, 1766).
  • Miscellanea zoologica, quibus novæ imprimis atque obscuræ animalum species describuntur et observationibus iconibusque illustrantur (Hago, 1766).
  • Spicilegia zoologica (Berlino, 1767—1777).
  • Lyst der Plant-Dieren, bevattende de algemeene schetzen der geslachten en korte beschryvingen der bekende zoorten (Utreĥto: van Paddenburg & van Schoonhoven, 1768).
  • De ossibus Sibiriae fossilibus, craniis praesertim Rhinocerotum atque Buffalorum, observationes (Novi Commentarii Academiae Scientiarum Imperialis Petropolitanae, XIII, Sankta-Peterburgo, 1768).
  • Naturgeschichte merkwürdiger Thiere (Berlino, 1769—1778).
  • Dierkundig mengelwerk, in het welke de nieuwe of nog duistere zoorten van dieren, door naauwkeurige afbeeldingen, beschryvingen en verhandelingen opgehelderd worden (Utreĥto: van Paddenburg & van Schoonhoven, 1770).
  • Reise durch verschiedene Provinzen des Russischen Reichs (Sankta-Peterburgo, 1771—1801).
  • Merkwürdigkeiten des Morduanen, Kasaken, Kalmücken, Kirgisen, Baschkiren etс., Frankfurt & Leipzig, 1773—1777, 3 voll.).
  • Puteshestviye po raznym provintsiyam Rossiyskogo gosudarstva (Sankta-Peterburgo, 1773—1788).
  • Flora Rossica (Sankta-Peterburgo, 1774—1788, in 2 parts).
  • Observations sur la formation des montagnes et sur les changements arrivés au Globe, particulièrement à l’Empire de Russie (Acta Academiae Scientiarum Imperialis Petropolitanae, Sankta-Peterburgo, 1777).
  • Novae species Quadrupedum e Glirium ordine (Erlangen, 1778).
  • Mémoires sur la variation des animaux (Acta Academiae Scientiarum Imperialis Petropolitanae, Sankta-Peterburgo, 1780).
  • Katalog rasteniyam, nakhodyashchimsya v Moskve v sadu yego prevoskhoditel'stva deystvitel'snogo statskogo sovetnika i Imperatorskogo Vopitatel'nogo doma znamenitogo blagodetelya, Prokofiya Akinfiyevich Demidova, sochinyonnyy P. S. Pallasom, adademikom sankt-peterburgskim (Sankta-Peterburgo, 1781).
  • Icones Insectorum praesertim Rossiae Sibiriaeque peculiarium (Erlangen, 1781—1806, in 4 issues).
  • Opisaniye rasteniy Rossiyskogo gosudarstva, s ikh izobrazheniyami (Sankta-Peterburgo, 1786).
  • Sravnitel'nyye slovari vsekh yazykov i narechiy, sobrannyye desnitsey Vsevysochayshey osoby imperatritsy Yekateriny II (Sankta-Peterburgo, 1787—1789, in 2 volumes).
  • Tableau physique et topographique de la Tauride (Nova Acta Academiae Scientiarum Imperialis Petropolitanae, X, Sankta-Peterburgo, 1792).
  • Kratkoye fizicheskoye i topograficheskoye opisaniye Tavricheskoy oblasti (Sankta-Peterburgo, 1795).
  • Bemerkungen auf einer Reise in die südlichen Statthalterschaften des Rußischen Reichs in den Jahren 1793 und 1794 (Leipzig, 1799—1801)
  • Species Astragalorum descriptae et iconibus coloralis illustratae (Leipzig, 1800).
  • Travels through the southern provinces of the Russian Empire (Londono, 1802, in 2 volumes).
  • Illustrationes plantarum imperfecte vel nondum cognitarum (Leipzig, 1803).
  • Zoographia rosso-asiatica (Sankta-Peterburgo, 1811, in 3 volumes).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mearns, Barbara kaj Richard - Biographies for Birdwatchers

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]