Peter Wust

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
10-a datreveno mortotago de Peter Wust, poŝtmarko de Sarlando, 1950

Peter WUST (naskiĝinta en la 28-a de aŭgusto 1884 en Losheim am See-Rissenthal, mortinta en la 3-a de aprilo 1940 en Münster (Vestfalio)) estis germana filozofo de ekzistadismo, kristano, kaj apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Wust estis naskita kiel la plej maljuna de 11 infanoj. Li frekventis la lokan publikan lernejon, poste la Friedrich-Wilhelm-gimnazion en Treviro. Kvankam liaj gepatroj esperis ke li iĝus katolika pastro, li decidis studi humanismajn sciencojn. Post 1907, Wust okupiĝis pri germanistiko, anglistiko kaj filozofio en Berlino kaj Strasburgo. Li instruis en Berlino, Neuss, Treviro kaj Kolonjo, kaj ricevis la doktorecon en 1914 ĉe la Universitato de Bonn.

Sub la influo de Max Scheler, Wust, estante origine Nov-Kantano, moviĝis rekte al kristana ekzistadismo, evoluo en kiu la burĝona Revivigo katolika, origine franca movado por modernigi kaj lumigi tradician, konservativan katolikismon, ludis gravan rolon. En 1928, en Parizo, Wust renkontis Georges Bernanos, Paul Claudel kaj Jacques Maritain. Li evoluigis proksimajn amikecojn kun la redaktistoj de la munkena katolika monatgazeto "Hochland" Carl Muth kaj Otto Gruendler konservante "intensan" korespondadon kun ili kaj publikigante ses eseojn en la revuo inter 1922 kaj 1926.

Wust, sen habilitiĝo, estis nomumita profesoro pri filozofio ĉe la Universitato de Münster. En la sama tempo kiel Martin Heidegger, li evoluigis ekzistadisman filozofion, kvankam tiu de Wust estis esence kristana. Kiam Adolf Hitler ekpotenculis, Wust, kiu estis unu el la malmultaj fruaj legantoj de Mein Kampf, iĝis aktiva en la pereklezie direktika rezistado. Li antaŭenigis kulturan ofensivon por katolika Germanio, kaj surbazigis multon da sia filozofio sur la kultura unueco de Eŭropo. Tion li perceptis antaŭ ĉio en la katolikismo. Li suferis de kancero ekde 1938 kaj mortis en la aĝo de 56. Nur kelkajn tagojn antaŭ lia morto li skribis adiaŭleteron al siaj studentoj, kiuj laŭdire estis vaste legitaj ankaŭ sur batalkampoj en Sovetunio.

Graveco kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Fondite en 1982, la Peter-Wust-societo zorgas pri la spirita heredaĵo de Wust. Ĝia 20-a datreveno kaŭzis monumentstarigon por festi la majstroverkon de Wust kun la titolo Ungewissheit und Wagnis. La domo en Rissenthal, kie Wust estis naskita, estas markita per plakedo. Lernejo estis nomita por li en Münster, kiel estas mezlernejoj en Wittlich kaj Merzig. La menciita societo ĉiujare aljuĝas Malgrandan Wust-premion al trapasinto de la abiturienta ekzameno ĉe unu el la du gimnazioj.

La Katolika Akademio de Treviro kaj la Unuiĝo por kristana posteduko aljuĝas dujaran premion, la Peter-Wust-premion, por la fondo de eŭropa kulturo kaj unuigo. La gajninto en 2005 ekzemple estis la germana politikisto Bernhard Vogel. Werner Schüßler, filozofioprofesoro ĉe la Universitato de Treviro, re-redaktis la majstraĵon de Wust en 2002-a. La influo de la filozofio de Wust sur la studento de Paul Klee, Hubert Berke (1908-1979), estis la temo de ekspozicio okazinta 2004-05 en Merzig kun la titolo "Von Peter Wust zu Paul Klee - Der Kölner Maler Hubert Berke."

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Abschiedswort (1940)
  • Auferstehung der Metaphysik (1925)
  • Gestalten und Gedanken (1940)
  • Der Mensch und die Philosophie (1934)
  • Rückkehr aus dem Exil (1926)
  • Ungewissheit und Wagnis (1937)
  • Gesammelte Werke, hrsg. von Wilhelm Vernekohl, Bd. I–X, Münster: Regensberg-Verlag, 1963–1969
  • Dialektik des Geistes (1928)
  • Naivität und Pietät (1925)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Keller (Hrsg.): Begegnung mit Peter Wust. 26 Autoren im Dialog mit dem christlichen Existenzphilosophen aus dem Saarland. Verlag Die Mitte, Saarbrücken 1984, ISBN 3-921236-48-7.
  • Alexander Lohner: Peter Wust. Regensberg, Münster 1991, ISBN 3-7923-0601-8.
  • Alexander Lohner: Peter Wust. Gewissheit und Wagnis. Schöningh, Paderborn 2. Aufl. 1995. (Digitalisat BSB München)
  • Josef Pieper: Noch wußte es niemand. Autobiographische Aufzeichnungen 1904–1945, München 1976, S. 152–153.
  • Marc Röbel: Staunen und Ehrfurcht. Eine werkgeschichtliche Untersuchung zum Denken Peter Wusts. LIT, Münster 2009, ISBN 978-3-8258-0714-6.
  • Bernhard Scherer: Ein moderner Mystiker. Begegnung mit Peter Wust. Naumann, Würzburg 1974.
  • Wilhelm Vernekohl: Der Philosoph von Münster. Regensberg, Münster 1950.
  • F. Werner Veauthier: Kulturkritik als Aufgabe der Kulturphilosophie. Peter Wusts Bedeutung als Kultur- und Zivilisationskritiker. Heidelberg 1997.
  • Peter Wust und Wilhelm Vernekohl: Briefe und Aufsätze. Regensberg, Münster 1958.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Wust en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]