Morrens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petit Montelier)
Morrens
Blazono de Morrens
Blazono de Morrens
Blazono de Morrens
Preĝejo de Morrens
Preĝejo de Morrens
Preĝejo de Morrens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 537689 / 160306 (mapo)46.5911111111116.6255555555556Koordinatoj: 46° 35′ N, 6° 38′ O; CH1903: 537689 / 160306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 980
Areo 3,66 km²
Alteco 702 m super marnivelo
Poŝtkodo 1054
Komunumkodo 5527
Mapo de Morrens
Mapo de Morrens
Situa mapo de Morrens
vdr

Morrens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 980 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Morrens situas en la sudo de la regiono Centro de Vaŭdo sur la akvodislimo de la rivero Talent en nordo apartenanta al la riversistemo de Rejno kaj Mèbre en sudo apartenanta al la riverosistemo de Rodano. La komunumo situas proksimume 5 kilometrojn norde de la centro de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj saman distancon sude de la distriktĉefurbo Echallens.La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 718 m s.m. sur la monteto Le Signal. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Morrens, Montelier, Petit Montelier kaj Biolettes, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,66 km², de kiuj 17,6% estas kovritaj de arbaro, 67,3% servas por agrikulturo kaj 15,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Morrens limas en nordo al Assens, en nordoriento al Bretigny-sur-Morrens, en sudoriento al Cugy, en sudo al eksklavo de Laŭzano, en sudokcidento al Cheseaux-sur-Lausanne, kaj en nordokcidento al Etagnières.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Morrens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Cheseaux-sur-Lausanne al Assens. Kaj du vojoj kondukas de Morrens al Cugy. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 5 kilometroj sudoriente de la komunumo apud Laŭzano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Morrens datiĝas el la jaro 1147 jam sub la aktuala nomo Morrens. Sur la limo al la najbara komunumo Cheseaux-sur-Lausanne dum fosado en la jaro 1998 estis trovitaj la restaĵoj de vasta romia vilao kun mozaiko, kiu hodiaŭ vidblas en la Vilao Mon-Repos en Laŭzano. Dum mezepoko Morrens estis feŭdo de la episkopo de Laŭzano. Komence de la 16-a jarcento la feŭdo apartenis al la nobela familio de Russion. En la jaro 1594 la senjorujo transiris al la familio de Saussusre, kiu ĝin konservis ĝis la Helveta Revolucio. La senjora domo de la familio de Saussure datiĝas el la jaro 1696. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Morrens apartenis al la Voktejo Laŭzano. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]