Petr Suŝkin
Petr Suŝkin | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Suŝkin en 1920
| |||||
Persona informo | |||||
Пётр Петрович Сушкин | |||||
Naskiĝo | 27-an de januaro 1868 en Tula, Tula gubernio, ![]() | ||||
Morto | 17-an de septembro 1928 (60-jaraĝa) en Kislovodsk, North Caucasus Krai, ![]() | ||||
Tombo | Smolenska Luterana Tombejo ![]() | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Soveta Unio ![]() | ||||
Alma mater | Faculty of Physics and Mathematics of Moscow Imperial University (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo paleontologo universitata instruisto zoologo zoologia kolektisto ![]() | ||||
Laborkampo | Zoogeografio, ornitologio, kompara anatomio kaj paleontologio ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Miĥail Aleksandroviĉ Menzbier vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Petr Petroviĉ SUŜKIN (en rusa Петр Петрович Сушкин; 27a de Januaro 1868 – 17a de Septembro 1928) estis rusa kaj sovetunia ornitologo kiu specialiĝis en kompara anatomio, kaj evolucio de birdoj, aparte de rabobirdoj.

Suŝkin naskiĝis en Tula (Rusio), en familio de komercistoj. Li studis en la Tula Klasika Gimnazio (1877-1885) kaj gradiĝis kun arĝenta medalo antaŭ iri al la Moskva Universitato en 1885. Li gradiĝis en 1890 kaj aliĝis el la laboristaro de la Sankt-Peterburga Zoologia Muzeo en 1898. Li studis ornitologio ku Menzbier kaj lia disertacio en 1897 temis pri la morfologio de la skeleto de birdoj, specife de Turfalkoj. Li faris esplorojn en la provinco Ufa en 1891 kaj en Kazaĥio en 1898. Liaj studoj pri la birdoj de sudorienta Rusio, Siberio kaj Altajo estis publikigitaj en pluraj monografioj. Suŝkin vizitis eŭropajn muzeojn de 1899 ĝis 1900 kaj laboris pri sia doktora disertacio pri la rabobirdoj. Li iĝis profesoro en Moskva Universitato kaj en 1909 iĝis profesoro en la Ĥarkova Universitato instruante ĝis 1919. En 1913, li esploris en la Transkaŭkaza regiono. De 1919 ĝis 1920 li instruis en la Universitato Tauride, Simferopolo. Li publikigis en la angla, germana kaj rusa, kaj skribis Notoj pri sistematiko kaj distribuado de kelkaj palearktaj birdoj, influan artikolon pri birdaj rilatoj.[1][2]
En 1916, Suŝkin estis inter la fondintoj de la Rusa Paleontologia Societo. En 1923 li fariĝis membro de la Akademio de Sciencoj de Sovetunio kaj en 1924 li fariĝis honora membro de la Brita Ornitologia Unio.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sushkin, Petr Petrovich, 1868-1928. - Biodiversity Heritage Library
- ↑ 2,0 2,1 Dementiev, G.P. (1963). “Пётр Петрович сушкин (1868-1928) [Petr Petrovich Sushkin]”, Рус. орнитол. журн 21.