Petro (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petro estas esperantlingva lernolibro, laŭ duonrekta kaj duongramatika metodo, eldonita de SAT por uzo en laboristaj rondoj.

Historio

La unua eldono aperis en 1925. Ĝin redaktis Norberto Bartelmes kaj Rikardo Lerĥner, tiam dungitaj oficistoj de SAT en Lepsiko, dum siaj laborpaŭzoj. La libro ricevis tre grandan sukceson, kaj estis plurfoje reeldonita.

La 5-a eldono (1932) estis komplete reprilaborita de Norberto Bartelmes laŭ konsiloj de kursgvidantoj. Pro konfisko de pluraj miloj da ekzempleroj en germana presejo, en 1934 aperis antaŭtempe 6-a eldono. Sepa eldono okazis en 1939, la 8-a kaj lasta okazis en 1956.

Petro ankaŭ estis surscenigita kiel muzikdramo dum kongreso de SAT en 1939.

Enhavo

Kvankam instrulingva celo, ĝi estas kortuŝa anarkiisma verko preskaŭ inĝenua kaj romantika, pri knabo de laborista familio dum granda ekonomia krizo de intermilita periodo en gramatike progresaj lecionoj.

Ĝi speciale taŭgas por kombinita metodo, tio estas duone rekta kaj duone gramatika. Ĝi vere enhavas leg- kaj instrumateriaton sufiĉan por plena ellernado. (G. S. en Esperanto, 1931, paĝo 167)

Eksteraj ligiloj