Petro Mavromiĥalis
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Petro Mavromiĥalis | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aŭgusto 1765 en Areopoli, ![]() |
Morto | 1-an de januaro 1848 (82-jara) en Ateno |
Lingvoj | moderna greka lingvo |
Ŝtataneco | Otomana Imperio • Grekio |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Pierros Mavromichalis |
Frat(in)oj | Q12878367 • Konstantinos Mavromichalis • Kyriakoulis Mavromichalis • Antonis Mavromichalis |
Edz(in)o | Anna Benakis |
Infanoj | Ilias Mavromichalis • Anastasios Mavromichalis • Georgios Mavromichalis • Ioannis P. Mavromichalis • Dimitris Mavromichalis • Panagiotitsa Mavromichalis |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Petro Mavromiĥalis aŭ Petros Mavromichalis (Greke: Πέτρος Μαυρομιχάλης; 1765–1848), konata ankaŭ kiel Petrobejo (Πετρόμπεης), estis la estro de Mani-anoj dum la duono de la 19a jarcento. Lia familio havis longan historion de ribeloj kontraŭ la Otomana Imperio, kiu regadis plej el tio kio estas nun Grekio. Lia avo Georgios kaj lia patro Pierros estis inter la estroj de la Orlova Ribelo.
En 1818, li iĝis membro de la societo Filiki Eteria, kaj en 1819 li peris formalan pakton inter ĉefaj familioj kapetanaioi. La 17an de Marto, 1821, Petrobejo starigis sian militflagon en Areopoli, efektive markinte la starton de la Greka milito de sendependiĝo. Liaj trupoj marŝis al Kalamata, kaj kaptis la urbon la 23an de Marto.