Peter Monau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petro Monaŭ)
Peter Monau
(1551-1588)
"De dentium affectibus theses inaugurales" verko eldonita en 1578 de Petro Monaŭ.
"De dentium affectibus theses inaugurales" verko eldonita en 1578 de Petro Monaŭ.
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1551
en Breslau, Aŭstrio
Morto 12-an de majo 1588
en Prago, Landoj de Krono Ĉeĥa
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Bazelo
Universitato de Wittenberg
Universitato de Hajdelbergo
Profesio
Okupo kuracistofilozofo • filologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Monau, latine Petrus Monavius Lascovius (1551-1588) estis germanlingva aŭstrodevena humanisto, bibliografo, filologo kaj privata kuracisto de Rudolfo la 2-a. Li estis filo de Stenzel Monau kaj frato de Jakob Monau (1546-1603). Post infanaj jaroj en Breslau, Aŭstrio kaj multaj jaroj da studado en Wittenberg kaj Hajdelbergo, li sin dediĉis, inter 1575 kaj 1578, al la medicinaj studoj en Padovo.

Ricevinte sian diplomon pri doktoreco en Bazelo, kie li studis kun Felikso Platero (1536-1614) kun la verko "De dentium affectibus", la unua doktora tezo pri buŝa medicino, li establiĝis en sia naskiĝurbo Breslau kiel kuracisto. En 1580, li estas nomumita "Archiater Caesareus" (imperia kuracisto) de Rudolfo la 2-a (1552-1612) en Prago laŭ rekomendo de Johann Crato von Krafftheim (1519-1585).

Li tenadis korespondadon kun la orientalisto el Heidelberg, Jakob Christmann (1554-1613), kaj la rektoro de Aŭgsburgo, David Hoeschel (1556-1617) ĝis 1584. Li ankaŭ tenis korespondaĵojn kun Thomas Erastus (1524-1583), profesoro pri medicino de la universitatoj de Hajdelbergo kaj Bazelo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]