Petro Timoĉko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Petro Timoĉko, ukraine Тимочко Петро Семенович (1925, Ternopila provinco - 2005, Ternopilo) estis ukraina poeto, tradukisto, dramverkisto, socia aganto. Membro de la Nacia Verkista Asocio de Ukrainio (1990).

1938-1943 - lernanto de ukraina gimnazio "Ridna Ŝkola" en Ternopilo.

1943 - volontulo-soldato de divizio "Galicio"; 1944 - malliberigita de Ruĝa armeo dum batalo ĉe Brodi (Lviva provinco). 1944-1947 - malliberulo de Gulago en Moskva provinco, Tula provinco, Transbajkalo, kie li laboris ĝis 1956. Koresponde finis Tutunian Politeknikan Instituton (Moskvo, 1961). Post la ekzilo revenis al Ternopilo, kie laboris kiel inĝeniero-konstruisto.

Fine de 60aj jaroj ektradukis poezion el germana, pola literaturoj.

1992-1998 - kapulo de ternopila provinca organizaĵo de Nacia Verkista Asocio de Ukrainio. Mortis la 26an de februaro 2005, li estis entombigita en Ternopilo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Unuaj poemoj estis aperigitaj en lviva revuo "Doroha" (esp. - Vojo) en 1942. Aŭtoro de ses poemaroj (1991-2000).

Timoĉko estis renoma ukraina tradukisto el la ĉeĥa, Esperanta, germana, latina, pola, rusa k.a. lingvoj. Liaj unuaj trakuĵajoj aperis en revuoj Dzvin (esp. - sonorilo), Vsesvit kaj multaŭtoraj poemaroj. Petro Timoĉko havis eksterordinaran senton de vorto, enciklopedian vortprovizon, kio helpis al li atingi altan nivelon en tradukarto.

1980 - libro de tradukoj de pola poeto Jan Kochanowski; 1991 - granda volumo de tradukoj el J. Goethe.

Ukrainigita Esperanta poezio[redakti | redakti fonton]

P. Timoĉko, bona scianto de la latina lingvo, tradukis poemojn de famaj Esperantaj verkistoj laŭ subliniaj tradukoj de Viktor Pajuk:

B. Auld, 7 poemoj (Vsesvit, 2007, 3-4);

J. Baghy, "Nur migri..." (revuo Sova, 2000, 1);

V. Jaroŝenko, 3 poemoj, inter ili - "Antaŭdiro de ciganino" (gazeto Rusalka Dnistrova, 1995, 3);

E. Miĥalskij, 8 poemoj (ne aperigitaj);

E. Privat, "La lasta kiso" (revuo Sova, 2000, 1);

E. Seemanova-Suhardova (revuo Sova, 2000, 1);

L. L. Zamenhof, "Preĝo sub la verda standardo" (gazeto Zaĥidna Ukrajina, 1994, 52);

L. L. Zamenhof, "La vojo" (gazeto Rusalka Dnistrova, 1996, 22-23).