Petro la 4-a (Aragono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro la 4-a
reĝo de Majorko
Pietro IV d'Aragón.jpg
Royal arms of Aragon.svg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1319 (1319-09-05)
en Balaguer
Morto 5-an de januaro 1387 (1387-01-05) (67-jara)
en Barcelono
Tombo Monaĥejo de Poblet [#]
Religio kristanismo [#]
Lingvoj mezepoka kataluna lingvo • mezepoka aragona lingvo [#]
Ŝtataneco Kronlando de Aragono [#]
Familio
Dinastio Dinastio de Barcelono [#]
Patro Alfonso la 4-a de Aragono [#]
Patrino Teresa d'Entença [#]
Gefratoj James I, Count of Urgell • Constance of Aragon, Queen of Majorca • Juan de Aragón • Fernando de Aragón [#]
Edz(in)o Maria of Navarre • Eleonoro el Portugalio • Eleanor of Sicily • Sibila of Fortia [#]
Infanoj Constance of Aragon, Queen of Sicily • Johanino de Aragono • Johano la 1-a de Aragono • Marteno la 1-a de AragonoLeonor de Aragono kaj Sicilio • Izabela de Aragono • Alphonse d'Aragon • Peter of Aragon [#]
Parencoj Fernando la 1-a de Aragono [#]
Profesio
Okupo regantoreĝo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

PedroPetro la 4-a de Aragono, nomita la Ceremonioso (ceremoniema) aŭ de la Punyalet ('de la ponardeto', pro ponardo kiun li kutimis kunporti),[1] la 2-a de de Valencio kaj Ampurio, la 1-a de de Majorko kaj Sardinio kaj la 3-a de de Barcelono (Balaguer, 5-a de oktobro 1319 - Barcelono, 5-a de januaro 1387), reĝo de Aragono, Valencio kaj grafo de Barcelono (1336-1387); reĝo de Majorko (1344-1387), duko de Ateno (1380-1387) kaj Neopatrio (1377-1387) kaj grafo de Ampurio (1386-1387), filo de Alfonso el Benigno. Laŭ la pakto de Madrido de 1339, helpis al Alfonso la 11-a de Kastilio en la konkero de Algeciras (1344) kaj en la klopodo konkeri Ĝibraltaron (1349).

Li estis edukita inter aragonanoj, aspekto kongrua kun la plej ofta lingvo de sia epoko kiel infanto. Ĝis 1335 la plej parto de la dokumentoj de Petro la 4-a estas verkitaj en aragona. Inter 1326 kaj 1335 kvindek unu dokumentoj estas en la menciita lingvo kaj nur du en kataluna. Ankaŭ en la leteroj al sia patro Alfonso la 4-a li uzis la aragonan kiel kutima lingvo.[2]

Li militis kontraŭ Petro la Kruela de Kastilio en la konata kiel "Milito de la du Petroj". Petro la 1-a volis rekuperi la teritoriojn de Murcio kiuj estis venintaj sub la Reĝlando de Valencio. La konflikto finis per la paco de Almazán en 1375 sen venkitoj nek venkintoj. La katastrofoj de tiu milito aldoniĝis al la nigra pesto kaj al aliaj naturaj katastrofoj kiaj la trosekeco aŭ la plagoj de akridoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «MitCat. Mites dels orígens». [1] Arkivigite je 2010-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
  2. González Ollé, 2007, p. 304.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • González Ollé, Fernando (2007). «Opciones y preferencias lingüísticas del rey Pedro IV de Aragón». Revista de Filología Española (RFE). LXXXVII (2): 293-322. ISSN 0210-9174. [2] Alirita la 27a de Aprilo 2017.