Petroglifoj de Valcamonica
Petroglifoj de Valcamonica | ||
---|---|---|
Koordinatoj | 46° 1′ 26″ N, 10° 21′ 0″ O (mapo)46.02388888888910.35Koordinatoj: 46° 1′ 26″ N, 10° 21′ 0″ O (mapo) | |
![]() |
||
Petroglifoj de Valcamonica | ||
![]() |
||
La petroglifoj de Valcamonica (Camonica-valo) troviĝas en la Provinco Breŝo, Italio, kaj formas la plej grandan kolekton de prahistoriaj petroglifoj en la mondo. La kolekto estis rekonita de Unesco en 1979 kaj estis la unua rekonita Monda Heredaĵo de Italio. Unesko formale rekonis pli ol 140.000 figurojn kaj simbolojn, sed novaj malkovroj pliigis la nombron de katalogitaj petroglifoj al 200.000 kaj 300 000. La petroglifoj estas sur ĉiuj surfacoj de la valo, sed koncentriĝas en areoj de Darfo Boario Terme, Capo di Ponte, Nadro, Cimbergo kaj Paspardo.
Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]
Multaj el la petroglifoj estis faritaj dum ok mil jaroj antaŭ la ferepoko (1-a jarmilo aK), dum petroglifoj de la lasta periodo estas agoj de la popolo de Camunni citita de latinaj fontoj. La petroglifa tradicio ne finas abrupte. Gravuraĵoj estas identigitaj (kvankam en tre malgranda kvanto, ne komparebla kun la grandaj prahistoria aktiveco) de la romia periodo, mezepoko kaj estas eble eĉ de samtempuloj, ĝis la 19-a jarcento. La plej multaj el la petroglifoj estis faritaj uzante la "martellina"-teknikon kaj malpli multe estiĝis per grafitio.