Saltu al enhavo

Petrograda Soveto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrograda Soveto
soveto Redakti la valoron en Wikidata
Loka administracio
Komenco 1917 vd
Fino 1924 vd
Landoj Soveta Unio vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
v • d • r
Milrevcom proklamo pri la dismuntado de la Provizora Registaro.

La Petrograda Soveto de Laboristaj kaj Soldataj Deputitoj (ruse Петроградский совет рабочих и солдатских депутатов, Petrogradskiо sovet raboĉiĥ i soldatskiĥ deputatov) estis urba konsilantaro de Petrogrado, tiama ĉefurbo de Rusio. Mallonge, ĝi estis kutime nomata Petrograda Soveto (ruse Петроградский совет, Petrogradskij sovet).

Tiu soveto estis establita en Marto 1917 post la Februara Revolucio kiel reprezentanta ento de la laboristoj kaj soldatoj de la urbo, kvankam la urbo jam estis havinta sian bone establitan urban konsilantaron, nome la Sankt-Peterburga Urbodumao (Centra Dumao). Dum la revoluciaj tagoj, la konsilantaro klopodis etendi sian jurisdikcion tutlanden kiel rivala povocentro de la Provizora Registaro, kreante tion kio en soveta historiografio estas konata kiel la Dvojevlastije (Duobla povo). Ties komitatoj ludis gravan rolon dum la Rusia Revolucio kaj kelkaj el ties komponantoj estris la armitan ribelon de la Oktobra Revolucio.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Wade, Rex A. (Editor) (2004). Revolutionary Russia: New Approaches. Psychology Press. ISBN 9780415307482. - 275 pp.