En sudokcidenta rando de la municipo situas kastelo Petrohrad el la dua duono de 17-a jarcento, en kiu ekde la jaro 1952 funkcias psikiatria kuracigejo
Rokoj de Petrohrad, kiuuj troviĝas en la katastro de municipo en ĉirkaŭaĵo de burgoruino Petrohrad (Petršpurk), estas fama montogrimpista areo. Ĉi tieaj muroj, turetoj kaj ŝtonegoj estas maksimuume 10–15 metroj altaj kaj ili estas kreitaj de vulgargrejsa granito.[1] La granitaj ŝtonegoj en tiu ĉi regiono donas precie idealajn kondiĉojn por praktiki boŭlderadon.