Petronio (aŭtoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Petronio
Petronio
senatano en la Antikva Romo
Petronius Arbiter by Bodart 1707.jpg
Persona informo
Naskonomo Publius Petronius Niger
Naskiĝo ĉ. 27 p.K.
en Massilia
Morto 66 p.K.
en Kumo
Mortis pro ĝismorta sangoperdo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Profesio
Alia nomo arbiter elegantiae [#]
Okupo verkistopolitikistomilitisto • poeto • filozofo [#]
Aktiva en Romo [#]
Verkado
Verkoj Satirikono [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Petronio (latine Gaius Petronius) estis romia verkisto (ĉ. 27 - 66 p.K.) de la epoko de Nerono.

Li estis intima kunulo de la imperiestro Nerono. La historiisto Tacito nomas lin latine "arbiter elegantiae", t.e. "juĝisto de eleganteco" en la kortego de Nerono, kaj li estris la kortegajn distraĵojn. Oni kredas ke li verkis komikan romanon, nome la Satirikono pri la aventuroj de du samseksemuloj, Encolpius (Enkolpio) kaj Giton. La romano estas satira kaj ofte lasciva, kaj donas al ni konon de latina slango. La teksto estas multe perdita: restas nur fragmentoj, inter kiuj estas longa priskribo de grandega manĝ-festo de persono nomata Trimalĥio.

La influo de Petronio al Nerono ĵaluzigis Tigellinus, potenca ministro de la imperiestro. Pro tio oni akuzis Petronion pri ŝtatperfido, kaj, malferminte la vejnojn, li sinmortigis en 66 p.K.

La Satirikono inspiris filmon de Federico Fellini.

En Esperanto aperis pluraj fragmentoj el Satirikono en la traduko de Gerrit Berveling en Fonto; tiuj aperos poste en Antologio Latina volumo 3.