Petropavlovko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Petropavlovko
ruse Петропавловка
ukraine Петропавлівка
krime-tatare Petropavlovka
Foto de la «Petropavlovka vulkano» kaj de la vilaĝaj ĉirkaŭaĵoj
Foto de la «Petropavlovka vulkano» kaj de la vilaĝaj ĉirkaŭaĵoj
Apartenas al: Simferopola distrikto, Dobra komunumo
Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 9′ O (mapo)44.89722222222234.147222222222Koordinatoj: 44° 54′ N, 34° 9′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~320 m
Areo: 0,11 km²
Loĝantaro: 91 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97576
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Petropavlovko (Krimeo)
Petropavlovko (Krimeo)
DMS
Petropavlovko
Petropavlovko
Petropavlovko
Situo de Petropavlovko sur la mapo de Krimeo
Petropavlovko (Simferopola distrikto)
Petropavlovko (Simferopola distrikto)
DMS
Petropavlovko
Petropavlovko
Petropavlovko
Situo de Petropavlovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
Petropavlovko en la Komunejo
vdr
La foto de la Petropavlovka lafo-fluo

Petropavlovko (ruse Петропавловка, ukraine Петропавлівка, krime-tatare Petropavlovka) estas malgranda vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 91 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la valo de negranda rojo, kiu alfluas la Simferopolan akvorezervujon, du kilometrojn sud-oriente de Simferopolo, 1,5 kilometrojn for de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Lozovo (nordoriente) kaj Ukrainko (okcidente). La vilaĝon ĉirkaŭas somerdomaj terenoj. Apud la vilaĝo troviĝas negranda lageto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas relative nova; la unua skriba mencio pri ĝi aperis nur en 1922. Oni opinias, ke la vilaĝo estis fondita kiel eksterurba rezidejo de la ĉefpastro de la katedralo de Petro kaj Paŭlo en Simferopolo (ĝuste de tio venas la nomo de la vilaĝo)[2]. Post la revolucio la loĝantoj de la vilaĝo okupiĝis ĉefe pri minado (apud la vilaĝo ĝis nun ekzistas kelkaj funkciantaj minejoj).

Ekde la jaro 1959 la vilaĝo apartenas al la Dobra komunumo. En la 1960aj jaroj apud la vilaĝo oni aranĝis minejon (ĉi tie oni minis ĉefe diabazon), sed komence de la 1980aj jaroj per mineja eksplodo oni malkovris ŝtoniĝintan lafofluon. Ĝia malkovro kaŭzis fermon de la minejo; la ĉirkaŭan teritorion oni deklaris geologia monumento de la loka graveco. Ĝin interalie vizitis la partoprenantoj de la 27a internacia geologia kongreso, kiu okazis en Moskvo (1984 j.)[2].

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1989 — 73 homoj
  • 2001 — 91 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 91 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 100 homojn[3]). La vilaĝo havas areon de 11,3 hektaroj kaj konsistas el 40 kortoj[3].

La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas ĉefe pri agrikulturo; apud la vilaĝo situas kelkaj minejoj.

La ĉefa (kvankam ne vaste konata) vidindaĵo de la vilaĝo estas la ŝtoniĝinta lafofluo de malnovega vulkano (konata sub ne tre ĝusta nomo «Petropavlovka vulkano»). Oni opinias, ke la lafo-elverŝo okazis antaŭ ĉirkaŭ 180 milionoj da jaroj. La lavo elverŝiĝis en la maron, kiu tiam ekzistis sur la teritorio de nuntempa Simferopolo, kaj rapide ŝtoniĝis. Poste pro la tektona aktivado la masivo de la lafo ŝanĝis sian pozicion kaj nun observeblas ne horizontala, sed vertikala. La grandeco de la nudigita lafofluo estas proksimume 15*20 metroj. La teritorio de la laf-elverŝo estas deklarita kiel geologia monumento de la loka graveco[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Petropavlovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-09-30.
  2. 2,0 2,1 2,2 Geologiaj monumentoj de la simferopolaj ĉirkaŭaĵoj (ruse). discover.crimea.ua. Arkivita el la originalo je 2013-10-02. Alirita 2013-09-30.
  3. 3,0 3,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-09-30.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje