Petroselo
Petroselinum crispum
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Petroselinum sativum (Mill.) Nyman & A.W.Hill | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Petroselo (Petroselinum crispum) estas specio de petroselino (Petroselinum), dujara, spica herbo kun trioble plume dividitaj, plataj aŭ krispaj folioj (krispa petroselo, Petroselinum crispum subsp. crispum). Ĝi estas hejma en Eŭropo kaj Okcidenta Azio, vaste kultivata precipe por aromaj folioj, kelkafoje ankaŭ por tubera radiko (radika petroselo).[1]
En kuirarto ofte uzatas la folioj de tiu palearktisa planto; en ĉi tiu formo oni foje nomas ĝin krispa petroselo. Petroselo fajnigas ĉefe supojn, saŭcojn, salatojn, kuiritajn terpomojn, kazeon, fiŝaĵojn kaj legomaĵojn. Oni enmetu ĝin post la kuirado. Fojfoje petrosela tufo aperas apud la manĝo kiel ornamaĵo.
En iuj regionoj oni kuiras la blankan tuberan radikon, kiu similaspektas al karoto sed havas iom pli fortan guston; en ĉi tiu formo oni foje nomas ĝin radikpetroselo (Petroselinum crispum subsp. tuberosum) estas subspecio de petroselo (Petroselinum crispum) kun dikiĝinta, oblonga kaj pinta pivotradiko.
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]Uses
[redakti | redakti fonton]Petroselo estas vaste uzata en la Mezorienta, Meditaranea, Brazila, kaj Usona kuirarto. Ĝi ofte estas uzata kiel garnita ingredienco. Kuiritaj plandoj el terpomo (boligita aŭ servita kiel terpomkaĉo), kaj rizaj plandoj ofte estas garnitaj per petroselo. Kuiristoj ankaŭ uzas petroselon por garni plandojn, kiuj konsistas el fiŝo, kokaĵo, ŝafaĵo, anseraĵo, kaj bovaĵo, same kiel mikspotaĵoj. (inkluzivanta salikokon creole, bovaĵo bourguignon, goulash aŭ koko paprikash).[1]
- ↑ {{{Titolo}}}, 2‑a eldono. ISBN 0-9665062-0-0.


