Petrozavodsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petrozavodsko)
Petrozavodsk
urbego • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 185000–185036
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 278 551  (2017) [+]
Loĝdenso 2 063 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 61° 47′ N, 34° 21′ O (mapo)61.78333333333334.35Koordinatoj: 61° 47′ N, 34° 21′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 135 km² (13 500 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Petrozavodsk (Respubliko Karelio)
Petrozavodsk (Respubliko Karelio)
DEC
Petrozavodsk
Petrozavodsk
Situo de Petrozavodsk
Petrozavodsk (Rusio)
Petrozavodsk (Rusio)
DEC
Petrozavodsk
Petrozavodsk
Situo de Petrozavodsk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Petrozavodsk [+]
vdr

Petrozavodsk (ruse Петрозаводск, finne Petroskoi) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de respubliko Karelio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita de caro Petro la Granda en la jaro 1703 rilate al konstruado de kanonfandejo por Nordia Milito, ĉar tie troviĝis grandaj fer-ercoj. Dum la Turka-Rusa Milito (1773-1774) en Petrozavodsk estis fondita Aleksandra fabriko.

Statuson de urbo Petrozavodsk akiris en la jaro 1777. En la jaro 1786 estis fondita unua Ĉefa Popola Lernejo. Regula vaporŝipa komunikaĵo inter kun Peterburgo estis estigita jare 1861. Komence de 20-a jarcento en Petrozavodsk funkciis 21 instruejoj inklude gimnazioj, faklernejoj, klerika seminario, ktp. Dum la 17-a jarcento Petrozavodsk estiĝis fabrika urbo. Je la jaro 1835 tie loĝis nur 3352 homoj. Unua kinoteatro aperis en la urbo en 1911.

La urbo estas sur bordo de lago Oneĵskoje (cirile Онежское). Tra la urbo fluas tri riveroj: Neglinka, Lososinka kaj Ŝuja.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 86401.

La interurba telefona kodo estas 8142, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de la urbo estas bazita sur peza industrio (konstruado de traktoroj, ŝipoj), energio, teksindustrio, kaj tipografio. En Petrozavodsk funkcias du alkoholaĵfabrikoj, viandkombinato, du laktkombinatoj, ktp.

En la urbo estas haveno, fervoja stacio (ekde 1916) kaj flughaveno.

Nun Petrozavodsk estas ne nur industria centro de Nordrusio, sed ankaŭ scienca kaj kultura centro. En Petrozavodsk funkcias 5 universitatoj kaj multo da aliaj instruistejoj.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Petrozavodsk havas kelkajn ĝemelurbojn: Varkaus (Finnlando), Duluth (Usono), La Rochelle (Francio), Mo i Rana

Esperantistoj en Petrozavodsk[redakti | redakti fonton]

Vladimir Romanov, RUS-185034, Petrozavodsk, Nojbrandenburgskaja 14A-51. Retpoŝto: pilumib@mail.ru

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]