Petrus Heilker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Heilker

Esperanto-aktivulo kaj aŭtoro de lernolibroj
Persona informo
Naskiĝo 27-a de marto 1883
en Schiedam
Morto 18-an de majo 1964
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto 20 Mondelinge Esperanto-Examens voor diploma B; Twintig Mondelinge Examens voor Diploma B Esperanto
Aliaj aktivaĵoj lernejestro; provinca deputito
vdr

Petrus Heilker [hejlker] (naskiĝis la 27-an de marto 1883 en Schiedam, mortis la 18-an de majo 1964) estis nederlanda esperantisto kaj profesie lernejestro. Kiel Esperantisto li estis Lingva Komitatano ekde 1931 kaj membro de la ekzamena komitato ekde 1917. Li verkis altkvalitan lernolibron por instrui Esperanton en mezlernejoj kaj gvidis Esperanto-kurson ĉe la nederlanda Katolika Radio-Disaŭdigo de Nimego (la famaj "Nimegaj Esperanto-kursoj"), kaj ankaŭ dusemajnajn sciigojn en Esperanto antaŭ la mikrofono. Li prezidis diversajn katolikajn kongresojn kaj estis prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kaj kelkatempe kunlaboranto de la revuo Nederlanda Katoliko kie li redaktis lingvorubrikon. Li krome estis aktiva sur socia kaj politika terenoj en sia regiono: li tie ĉi estis membro de la provinca deputitaro de Noord-Holland.

Petrus Heilker verkis lernolibrojn kaj eldonis libretojn enhavantajn parolajn ekzamenajn taskojn. Li ankaŭ konsilis M. de Waard pri ties La Esperanta Literaturo. Demandaro kaj resumoj de originalaj verkoj.

Estis prezidento de NKEL kaj dum kelkaj jaroj, redaktis de Nederlanda Katoliko. Prezidis kelkajn katolikajn Esperanto-kongresojn. Verkis lernolibrojn kaj eldonis libretojn enhavantajn parolajn ekzamenajn taskojn. Radiokurso ĉe la Katolika Radio-Disaŭdigo (KRO); ĉiudusemajne sciigoj en Esperanto antaŭ la mikrofono. Redaktas lingvorubrikon en N Katoliko. Ankaŭ li konsultis M. de Waard kaj lian La Esperanta Literaturo (demandaro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]