Petrus Vinderhout

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Vinderhout
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01) (624-jaraĝa)
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Petrus Vinderhout, ankaŭ Petrus de Brugis (aktiva en 1381) estis mezepoka komponisto kaj kantisto el la Malaltaj Landoj (plimalpli la beneluksaj landoj) .

Supozeble Vinderhout laboris dum la periodo 1381/82 ĉe la Sint-Donaaskerk en Bruĝo: la ceremonian moteton Comes Flandriae, flos victoris el ĉ. 1381, komponita por la Sint-Donaas-preĝejo honore al venko de la grafo de Flandrio, Lodewijk van Male, oni atribuas al li. En la teksto de tiu ĉi moteto plurfoje oni mencias la cymbala, la sonorilojn, kiuj solene sonoras por festi la venkon; tipaj ripetemaj modeloj, kiuj ankaŭ enestas la muzikon.

Al Vinderhout oni atribuis ankoraŭ pluajn motetojn, ekz. Musicalis scientia kaj Apolinis ecclipsatur, kiu estas transdonita en po unu tri-kaj kvarvoĉa versioj. La teksto de tiu ĉi lasta komponaĵo referencas al diversaj komponistoj kaj teoriistoj, inter kiuj Philippe de Vitry (al kiu oni referencas kiel Phylippus de uitriaco) kaj Petrus de Brugis (kiu povus esti Petrus Vinderhout). La teksto cetere montras ankaŭ kompareblecojn kun Comes Flandriae kaj la ligo de la komponaĵo kun Bruĝo iĝas pli klara, por tio ke estas menciita ankaŭ Engardus (Johannes Ecghaerd), kiu aktivis en Bruĝo dum la 1380-aj jaroj.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Strohm, Music in Late Medieval Bruges, Clarendon Press, Oxford, 1985, 273 blz.
  • Reinhard Strohm, The Ars Nova Fragments of Gent, in Tijdschrift van de Vereniging voor Nederlandse Muziekgeschiedenis , D. 34ste, 2de afl., 1984, blz. 109-131
  • The New Grove Dictionary of Music and Musicians, Londono, 2001