Petveturado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Petveturejo en Amsterdamo.jpg
Privilegia loko por petveturi en Amsterdamo

Petveturado estas senpaga veturado per taŭga laŭ direkto veturilo (plejparte aŭtomobilo) kun konsento de la stiristo. Tiel senbileta veturado en publika transporto ne estas petveturado. En plejparto de landoj, petveturado estas malpermesita sur aŭtovojoj.

Streĉi la dikfingron estas la plej komuna kaj eksplicita pozo por petveturi, sed en aliaj landoj, kiel Barato, oni kutimas streĉi la manon horizontale. Ankaŭ eblas skribi onian deziratan celon sur kartono, ĝi estas ĝenerale pli sukcesa ĉar signifas sufiĉe organizitan homon, kompreneble dependante de la kulturo, ĉar en kelkaj landoj "organizita homo" ne estas, necese, pozitiva valoro.

Petveturas oni plejparte per malpezaŭtomobiloj kaj per ŝarĝaŭtomobiloj, kiuj ne estas publika pasaĝera transporto. En izolitaj regionoj kiel Amazonio oni ankaŭ povas petveturi per aviadiloj, la brazila "Nacia Aer-poŝto" (Correio Aéreo Nacional) ofte akceptas petveturadon en ĝangalo. Kompreneble, en tiuj kazoj oni devas trovi flugalteriĝejon en arbaro kaj atendi kelkajn tagojn.

Petveturado estas sufiĉe populara inter studentoj kaj aliaj homoj, kiuj ĝenerale ne havas monon por aĉeti biletojn por kutima transporto. Sed ankaŭ iaj homoj, kiuj povus aĉeti biletojn, ofte uzas petveturadon, ĉar ĝi estas iusence pli interesa kaj ebligas interkonatiĝi kun diversaj homoj kaj pli bone ekscii la lokojn.

Kutima celo, pro kiu stiristoj prenas petveturantojn, estas babili, aparte dum nokto, por ne ekdormi survoje. Tiel ankaŭ petveturantoj havas nokte limigitajn eblojn dormi, ĉar laŭ bona stilo minimume unu el ili devas daŭre babili kun la stiristo.

Petveturas kutime grupoj po du homoj. Ĝenerale ju pli granda estas la grupo, des malpli verŝajne iu stiristo prenas ĝin. Sed en pli granda grupo estas malpli danĝere. Ankaŭ se petveturantoj estas kelkaj, iu(j) el ili povas ripozi, dum kiam la alia distras la stiriston.

Petveturado ĝenerale estas iugrade danĝera. La danĝereco estas pro malicaj intencoj, kiujn povas havi stiristo, kaj pro ebleco de hazardaj okazaĵoj, akcidentoj. Junuloj ofte kaŝas de siaj gepatroj, ke ili veturas petveture. Alie, en Brazilo estas veturantaj prostituado, sekve, junaj viroj kaj virinoj solaj povas esti konfuzitaj al prostituitoj.

Kvankam en multaj landoj petveturado estas kutime senkosta, en aliaj, ekz. Rumanio, estas kutimo pagi al la ŝoforo certan sumon, ekzemple certan parton de la kostoj de busbiletoj. Tio estas kroma motivo por akcepti petveturantojn. En Brazilo, ĉefe en nordo kaj nordoriento, stiristo rajtas peti aŭ ne pagon per petveturado, sekve oni devas demandi aŭ esti preta pagi.

Bildaro

Eksteraj ligiloj