Pfaffenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pfaffenstein estas la plej interesa el la kvar tablomontoj de la maldekstraelba parto de Saksa Svislando. Ĝi estas grava el la vidpunktoj kaj de la prahistorio kaj de la grimpado. La tablomonto estas 600 metrojn longa kaj 300 metrojn larĝa. Sur la plata supro estis trovitaj spuroj de ŝtonepoka setlejo el la tempo ĉirkaŭ -1000 , ĉe ĝia piedo ringoforma defendodigo el la bronzepoko. La plej fama kaj impona vidindaĵo estas "Barbarine", tre svelta rokokolono (43 metrojn alta), kiu estas kvazaŭ simbolo de Elba Grejsmontaro. Por ne endanĝerigi ĝian stabilecon, ekde 1975 estas malpermesite surgrimpi ĝin.

Saksio en la jaro 1992 aĉetis la - ĝis tiam privatan - areon de Pfaffenstein (la prezo estis 2,9 milionoj da germanaj markoj) kaj transdonis ĝin al la Asocio por protekto de Saksa Svislando (Schutzgemeinschaft Sächsische Schweiz). La panoramturo, kiu estis konstruita 1904, ree viziteblas ekde 1995. Ekde pasko ĝis oktobro la migrantojn invitas ĝardena restoracio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]