Pflerscher Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pflerscher Bach
rivero
Bazaj informoj
Longeco 15 km
Akvokolekta areo 75 km²
Fluo
Enfluejo ĉe Gossensass
- Alteco 1 060 m
Geografio
vdr

Pflerscher Bach [pflerŝa baĥ] estas rivereto en Suda Tirolo, flanka rivero de Eisack, en kiun ĝi fluas ĉe Gossensass. Ĝi trafluas la vilaĝojn Innerpflersch kaj Außerpflersch, kiuj apartenas al Brenner. Ĝia alflua baseno etendiĝas inter 3.250 kaj 1.080 metroj super marnivelo.

La plej alta loko de la baseno estas je 3.267 m super marnivelo, ĉe monto Östlicher Feuerstein[1].

Trafike la valo de Pflerscher Bach gravas, ĉar la fervojo tra montpasejo Brenero (inter Italio kaj Aŭstrio) uzas ĝin por trairi pliparton de la niveldiferenco inter Brenero kaj Sterzing (ĉ. 400 metroj). Pro tio la fervojo devas devii ĉirkaŭ kvin kilometrojn okcidenten kaj poste reveni al la valo de Eisack. Tunelo finkonstruita en 1999 ne esence ŝanĝis tion ĉi.

En 2007 la akvokvalito de la rivereto atingis, kun malmulte da rezervo, la unuan klason; oni konstatis iom da pliboniĝo kompare al 2003[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]