Saltu al enhavo

Phantasie (Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĉefa ejo de Phantasie en la jaro 2009-a

Phantasie estis hotelo kaj porekskursa lokalo en la sudo de Eisenach, Germanujo. Ĝi situas je Mariovalo, tuj ĉe la urb-enirejo por aŭtomobolistoj de sur la federacia ŝoseo B 19. Ĝi mezas inter du ŝatataj eksursoceloj, la Lageto de la princoj kaj la gorĝo Drachenschlucht.

Phantasie en somero 2023

Starigo de la ĉefa ejo okazis ĉ. en 1859. En 1859 estis fondita ene la partisimila, liberala klubo Deutscher Nationalverein, kion memoras vanden muntita tabulo. En 1897 venis haltejo trama antaŭ la fenestroj, fakte kapostacio de la linio Marientallinie kio ĉesis en 1958.

De la fino de la 19-a jarcento ĝis la 1930-aj jaroj la pafista gildo tenadis la domon kiel ekskursan gastejon antaŭ transdono en privatajn manojn. Tiam estiĝis la ĝis hodiaŭ konserviĝinta alkonstruo kun granda porgasta salono. Por tio oni forigis pli malgrandan. En 1935 la bierĝardeno ricevis pergolon. En la 1980-aj jaroj finiĝis hotela/pensiona uzo, dume la salonego ĝis post Turniĝo funkciis restoracie.

Post multaj jaroj de neuzo, privatulo akiris al tuton en 2015 kiu restaŭradis la historian bierĝardenon kaj remalfermis ĝin.[1] Poste per domfungo afektita ĉefa ejo estis anstataŭigita per ejo de sama volumeno.[2] Tio ekis en septembro 2018, post kiam kamentubo jam terenfalis.[3] Ene estas nun feriloĝejoj.[4] Domsupro-festo okazis en junio 2019. En januaro 2020 la tuto estis finita..[5]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jensen Zlotowicz: "Die Phantasie wird geweckt", Thüringer Allgemeine/Eisenacher Allgemeine, 6.11.2015
  2. Jensen Zlotowitz: "Phantasie wird abgerissen" - ĉe: TA, 8.3.2018
  3. "Abrissarbeiten an der Phantasie haben begonnen" - ĉe: eisenachonline.de, 49.2018
  4. Norman Meißner: "Am früheren Gast- und Logierhaus Phantasie in Eisenach entstehen Ferienwohnungen" - ĉe: TA, 16.4.2019
  5. Norman Meißner: "Neue Eisenacher Phantasie lässt das Gerüstkleid fallen" - ĉe: TA, 8.1.2020