Saltu al enhavo

Phapitreron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Phapitreron
Blankorelaj brunkolomboj (Phapitreron leucotis)
Blankorelaj brunkolomboj
(Phapitreron leucotis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Phapitreron
(Bonaparte, 1854)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Brunaj kolomboj estas membroj de la genro Phapitreron en la familio Columbidae. Ilia ordinara nomo referencas ilian ĝeneralan brunan koloraron. Ili estas endemiaj de Filipinoj. Ĉiuj brunkolomboj estas arboloĝantaj, sed la diferencaj specioj okupas diferencajn tipojn de arbaraj habitatoj; kelkaj estas pli limigitaj al praarbaroj, dum aliaj uzas duarangajn arbarojn kaj alitipajn arbarojn. Ilia ĉefa dieto estas fruktoj. Ili kutime estas solece en siaj kutimoj kaj povas esti evitemaj. Kelkaj specioj en tiu genro havas rimarkindajn blankanigrajn striojn en siaj vizaĝoj kaj irizecajn kolplumojn. Maskloj kaj inoj aspektas simile.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro Phapitreron estis enkondukita en 1854 fare de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte por la Blankorela brunkolombo (Phapitreron leucotis).[1][2] La genronomo Phapitreron kombinas la genronomon Phaps enkondukita de la angla natursciencisto Prideaux John Selby en 1835 por la bronzflugilaj kolomboj kun la verto de la antikva greka trērōn kun la signifo "kolombo".[3]

La genro enhavas kvar speciojn:[4]

Kelkaj ornitologoj disigis du el la supraj specioj:[5]

  • Sablorela brunkolombo (Phapitreron nigrorum) – disigita el la Blankorela brunkolombo[6]
  • Mallongbeka brunkolombo (Phapitreron brevirostris) – disigita el la Blankorela brunkolombo[7]
  • Cebua brunkolombo (Phapitreron frontalis) – disigita el la Ametista brunkolombo; listigita kiel EDGE specio fare de la Zoological Society of London[8] kaj kiel Draste endanĝerigita fare de IUKN.[9]
  • Grizbrusta brunkolombo (Phapitreron maculipectus) – disigita el la Ametista brunkolombo[10]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1854) “Coup d'oeil sur les pigeons”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (French) 39, p. 869–880 [879]. 
  2. (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 16a de Marto 2020 .
  5. (2011) “Species limits in some Philippine birds including the Greater Flameback Chrysocolaptes lucidus”, Forktail 27, p. 29–38. 
  6. (2016) “Phapitreron nigrorum”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22727834A94963146. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22727834A94963146.en. 
  7. (2016) “Phapitreron brevirostris”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22727841A94963314. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22727841A94963314.en. 
  8. Cebu Brown-dove. Arkivita el la originalo je 2023-12-16. Alirita 2025-05-10 .
  9. BirdLife International (2021). “Phapitreron frontalis”, IUCN Red List of Threatened Species 2021, p. e.T60543516A205992046. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T60543516A205992046.en. Alirita 5a de Decembro 2023.. 
  10. (2017) “Phapitreron maculipectus”, IUCN Red List of Threatened Species 2017, p. e.T60543526A110865806. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-1.RLTS.T60543526A110865806.en. 


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]