Phil Ochs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Phil Ochs
20111015 174748 phil-ochs.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1940 (1940-12-19)
en El Paso
Morto 9-an de aprilo 1976 (1976-04-09) (35-jara)
en Far Rockaway
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ohia Ŝtata Universitato • Staunton Military Academy
Profesio
Profesio kantaŭtorokantisto • kantoverkisto • gitaristo • poeto
TTT
Retejo http://web.cecs.pdx.edu/~trent/ochs/
v  d  r
Information icon.svg

Philip David OCHS (naskiĝis la 19-an de decembro 1940 - mortis la 9-an de aprilo 1976) estis usona protestmuzikisto (aŭ, kiel li preferis, aktuala kantisto) kaj kantaŭtoro, kiu estis konata pro sia akra sprito, serioza humanismo, politika aktivismo, sagacaj kaj aliteraciaj kantotekstoj kaj karakteriza voĉo. Li verkis centojn da kantoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kaj publikigis ok albumojn.

Post jaroj da fekunda skribado en la 1960-aj jaroj, la mensa stabileco de Ochs malpliiĝis en la 1970-aj jaroj. Li fine pereis pro iuj problemoj inkludante la dupolusan malordon kaj la alkoholismon, kaj mortigis sin en 1976.

Iuj el la ĉefaj muzikaj influoj de Ochs estis Woody Guthrie, Pete Seeger, Buddy Holly, Elvis Presley, Bob Gibson, Faron Young, kaj Merle Haggard. Liaj plej konataj kantoj estas "I Ain't Marching Anymore", "Changes", "Crucifixion", "Draft Dodger Rag", "Love Me, I'm Liberal", "Outside of a Small Circle of Friends", "Power and the Glory", "There but for Fortune", kaj "The War Is Over".