Filadelfio (Pensilvanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Philadelphia)
Saltu al: navigado, serĉo

Filadelfio (angle: Philadelphia [filaDELfia]) estas la plej granda urbo en la ŝtato de Pensilvanio en Usono. Ĝia nomo signifas "Fratamo".

Flago de Filadelfio
Blazono de Filadelfio
Vido en Filadelfio
Panoramo de centra parto de Filadelfio
Libereca sonorilo

Ĝi estas la 5-a plej granda urbo en la lando kun 1,5 miliono da enloĝantoj (pli ol 5 mln kun apudurboj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Filadelfio havas 2 riverojn: Delaware kaj Schuylkill kaj etendiĝas sur ebenaĵo en la orienta parto de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ dominado de britoj indianoj havis tie urbeton. William Penn fondis por britoj la urbon en 1682. En 1683 13 germanaj familioj de kvakeroj kaj menonitoj el la urbo Krefeld alvenis per la ŝipo Concord al Filadelfio kaj gvide de la germana juristo Franz Daniel Pastorius fondis la unuan germanan urbon en Nordameriko, kiu origine en la pensilvanigermana lingvo ricevis la nomon Deitscheschteddel ("germana urbeto") kaj poste la anglalingvan nomon Germantown - nun ĝi estas urboparto de Filadelfio.

Dum la sendependiga milito la urbo estis motoro de la movado. Ĝi estas plej konata por la libereca sonorilo kiun kolonelo John Nixon sonorigis antaŭ la unua publika lego de la Declaration of Independence (Deklaro de Sendependeco) la 4-an de julio 1776. Post Novjorko (1788–1790), inter la jaroj 1790 kaj 1800 Filadelfio estis la dua ĉefurbo de Usono, ĝis pretigo de la novkonstruita ĉefurbo Vaŝingtono.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Filadelfio troviĝas en subtropika klimato. Ĝis tiam la rekorda temperaturo estis 41 °C (1918).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

La urbo havas internacian flughavenon.

Filadelfio estas naskiĝurbo de Henry William Hetzel.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]