Philadelphia 76ers
Philadelphia 76ers | ||
---|---|---|
![]() | ||
basketbala teamo ![]() | ||
Komenco | 1946 vd | |
Antaŭe | Sirakuzaj Nacianoj vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Filadelfio | |
Posedata de | Josh Harris • David Blitzer vd | |
Posedatoj | Delaware Blue Coats (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La klubo Philadelphia 76ers - prononco laŭ sistemo IFA [fɪlɐdˈɛlfi͡ə sˈɛvənti sˈɪksəz], esperantlingve Filadelfiaj 76-uloj aŭ plenvorte Filadelfiaj Sepdeksesuloj, antaŭa nomo Sirakuzaj Nacianoj - estas klubo de korbopilkado aŭ pli fake basketbalo en Filadelfio, Pensilvanio, kiu fondiĝis en 1946. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Atlantika Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 1-a de junio 2023 estas Nick Nurse. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1996 okazigas en la stadiono Wells Fargo Center.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]![]() la stadiono Wells Fargo Center en 2019 |
![]() ronda emblemo de 2023 |