Philibert Jacques Melotte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philibert Jacques Melotte
Persona informo
NomoPhilibert Jacques Melotte
Dato de naskiĝo29-a de januaro 1880
NaskiĝlokoCamden Town
Dato de morto30-a de marto 1961
MortolokoAbinger
Aĝo je morto81
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoBritio
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoJackson-Gwilt Medal [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Philibert Jacques Melotte (naskiĝis la 29-an de januaro 1880 en Camden Town, mortis la 30-an de marto 1961 en Abinger) estis brita astronomo Naskis lin belgaj gepatroj elmigrintoj dum la Francia-Prusia Milito de 1870.

En 1908, en la Reĝa Grenviĉa Observatorio li malkovris sateliton de Jupiteron, kiu tiam ricevis nomon "Jupitero VIII", kaj kiu, en 1975 estis nomita Pazifao.

La 16-an de januaro 1909, li malkovris unu asteroidon, kiu ricevis nomon 676 Melitta, laŭ "Melisa", vorto de la atika lingvo (malnova gerka dialekto) por "abelo" (sed la simileco inter ĉi tiu vorto kaj la nomo de la malkovrinto ne estas hazardo).

En 1915, li eldonis katalogon de 245 stelamasoj[1]. Iuj amasoj, kiuj ne figuris en pli konataj katalogoj, estas foje nomitaj laŭ ilij numeroj en la katalogo de Melotte. Tiel, la malfermita stelamaso de la Berenica Hararo estas foje nomata Melotte 111 (aŭ Mel 111).

En 1926 li remalkovris galaksion, kiun Max Wolf estis malkovrinta en 1909. Knut Lundmark helpi lin elmontri, ke ĝi estas vera galaksio, kiu ricevis la nomon Galaksio de Wolf-Lundmark-Melotte (aŭ mallonge: WLM)

Honoro[redakti | redakti fonton]

Li ricevis la Médalon Jackson-Gwilt de la Royal Astronomical Society en 1909.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. P.J. Melotte, A catalogue of star clusters shown on the Franklin-Adams chart plates., Mem. R. Astron. Soc., 60, 175-186, 1915.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]