Philip Diehl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philip Diehl
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1847 (1847-01-29)
en Flörsheim-Dalsheim
Morto 7-an de aprilo 1913 (1913-04-07) (66-jaraĝa)
en Elizabeth
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hesio-Darmstadt
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero
vdr

Philip H. DIEHL [dIl] (ankaŭ 'Phillip';[1] naskiĝis la 29-an de januaro 1847, mortis la 7-an de aprilo 1913) estis german-usona mekanika inĝeniero kaj inventisto kiu akiris kelkajn usonajn patentojn, kiel por elektra inkandeska ampolo, elektraj motoroj por kudromaŝinoj kaj aliaj uzoj, kaj por plafona ventolilo. Diehl estis samtempulo de Thomas Edison kaj liaj inventoj ebligis ke Edison malpliigis la prezon de sia inkandeska ampolo.

En Julio 1868, li elmigris al Novjorko kie li laboris en kelkaj maŝinvendejoj antaŭ trovi laborpostenon kiel metilernanto ĉe la Singer Manufacturing Company. En 1870 aŭ 1871 li estis transigita al Ĉikago kaj eklaboris ĉe la Remington Machine Company ĝis 1875. Li perdis ĉiujn siajn havaĵojn dum la Granda Incendio de Ĉikago de 1871. En 1873, Diehl edziĝis al Emilie Loos en Ĉikago.[2]

En 1875, Diehl translokiĝis al Elizabeth (Nov-Ĵerzejo), kaj ekzorgis pri la eksperimenta laboro por plibonigi kudromaŝinojn en la fabriko de Singer. Lia filino, Clara Elvira, naskiĝis la 2an de aprilo, 1876.[2]

Plafona ventolilo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis inventita de Philip Diehl kiu estis desegninta la elektran motoron, kiu estis uzata en la unuaj Singer kudromaŝinoj, kaj je 1882 alfarigis tiun motoron por plafono-muntita ventolilo. «The Diehl Electric Fan» (La Diehl Elektra Ventumilo), kiel ĝi estis konita, funkciis kiel ordinara nuntempa plafona ventolilo; ĉiu ventolilo havis sian propran motoran unuon, eliminanta la bezonon por multekostaj kaj ampleksaj zonaj sistemoj. Diehl estis, preskaŭ tuj, malcedita de feroca konkurado, pro la komerca sukceso de la plafona ventolilo. Tamen, li daŭris bonigi sian inventaĵon. Unu tia bonigaĵo, la «Diehl Electrolier», estis de lumila garnituro por la plafona ventolilo por kompensi por translokitaj lumiloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diehl literumis kaj subskribis sian nomon 'Phillip' en sia Usona patento 208838, ricevita la 8an de oktobro 1878.
  2. 2,0 2,1 "Diehl's Lamp Hit Edison Monopoly," Elizabeth Daily Journal, Friday Evening, 25a de oktobro, 1929