Philip Sclater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Philip Lutley Sclater)
Philip Sclater
Persona informo
Philip Lutley Sclater
Naskiĝo 4-an de novembro 1829 (1829-11-04)
en Wootton St Lawrence
Morto 27-an de junio 1913 (1913-06-27) (83-jaraĝa)
en Odiham
Lingvoj angla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Christ Church CollegeKolegio Winchester • Twyford School • Kolegio Corpus ChristiKolegio Corpus Christi vd
Familio
Patro William Lutley Sclater vd
Patrino Anna Maria Bowyer vd
Gefratoj George Sclater-Booth, 1st Baron Basing vd
Edz(in)o Jane Anne Eliza Sclater vd
Infanoj William Lutley Sclater • Guy Lutley Sclater • Lilian Elizabeth Lutley Sclater • Bertram Lutley Sclater • Arthur Lutley Sclater vd
Profesio
Okupo biologo • ornitologo • zoologoadvokato • pledadvokato vd
Laborkampo zoologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philip Lutley SCLATER (4an de novembro 1829 - 27an de junio 1913) estis angla advokato kaj zoologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sclater naskiĝis en Tangier Park, Hampŝiro, kie lia patro William Lutley Sclater havis kampardomon. Li kreskis ĉe Hoddington House kaj tie li interesiĝis pri birdoj. Li edukiĝis en lernejo ĉe Twyford kaj kiam li estis 13jaraĝa iris al Kolegio Winchester kaj en Christ Church College (Oksfordo), kie li studis sciencan ornitologion ĉe Hugh Edwin Strickland.

En 1851 komencis studi juron kaj estis agnoskita Samrangulon de Christ Church College. En 1856 vizitis Usonon kaj vizitis Lagon Superior kaj la supran Sanktan Krucon malsupren al la Misisipo kaj skribis pri ĝi je gazeto "Illustrated Travel". En Philadelphia li renkontis Baird, Cassin kaj Leidy ĉe la Akademio de Naturaj Sciencoj. Post kiam revenis al Anglio, li praktikis juron por pluraj jaroj kaj atendis renkontiĝojn de la Zoologia Socio.

En 1858, Sclater eldonis artikolon en la Proceedings of the Linnean Society, stariganta 6 zoologiajn regionojn kiujn li nomis la Palearktiso, la Afrotropiso, la Orientaliso, la Aŭstralazia regiono, la Nearktiso kaj la Neotropiso. Ĉi tiuj zoogeografiaj regionoj estas ankoraŭ en uzo. Li ankaŭ evoluigis la teorion de Lemurio en 1864 kiuj klarigus zoologiajn koincidojn rilatantajn Madagaskaron al Barato.

En 1874 li iĝis privata sekretario de sia frato George Sclater-Booth, Membro de la Parlamento (posta Lordo Basing). Oni proponis al li funkciulan postenon, sed li malakceptis. En 1875 li iĝis Prezidanto de la British Association for the Advancement of Science (Brita Asocio por la Antaŭeniro de la Scienco, al kiu li estis aliĝinta en 1847 kiel membro.

Laboro[redakti | redakti fonton]

Sclater estis fondinto kaj eldoninto de Ibis, la gazeto de la British Ornithologists' Union. Li estis Sekretario de la Zoological Society of London el 1860 al 1902. En 1901 li priskribis la okapion al okcidentaj sciencistoj kvankam li neniam vidis vivantan ekzempleron. Lia oficejo ĉe 11 Hanover Square iĝis renkontiĝejo por ĉiuj naturalistoj en Londono. Veturantoj kaj loĝantoj kunhavis notojn kun li kaj li korespondis kun miloj.

Lia kolekto de birdoj kreskis ĝis naŭ mil kaj tiuj estis transpasitaj al la British Museum en 1886. Tiam la muzeo pligrandigis sian kolektaron pere de tiuj de Gould, Salvin kaj Godman, Hume, kaj aliaj ĝis esti la plej granda en la mondo.

Inter la plej gravaj verkoj de Sclater estas Exotic Ornithology (1866-69) kaj Nomenclator Avium (1873) ambaŭ kun Osbert Salvin, Argentine Ornithology (1888-89) kun W.H. Hudson, kaj The Book of Antelopes (1894-1900) kun Oldfield Thomas.

Ankaŭ lia plej aĝa filo nome William Lutley Sclater estis ornitologo.

Animaloj kiuj ricevas sian nomon laŭ Sclater inkludas la jenajn[redakti | redakti fonton]

Animaloj kiujn priskribis Sclater inkludas la jenajn[redakti | redakti fonton]