Philipp Bouhler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philipp Bouhler
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1899 (1899-09-11)
en Munkeno
Morto 19-an de majo 1945 (1945-05-19) (45-jaraĝa)
en Dachau
Mortokialo veneno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato • Maximiliansgymnasium München
Okupo
Okupo politikistoverkisto
vdr

Philipp BOUHLER (11a de septembro 1899 – 19a de majo 1945) estis germana veterana funkciulo de la Nazia Partio kiu estis kaj "Reichsleiter" (Nacia Estro) kaj Ĉefo de la Kanzelerio de la Führer de la NSDAP. Li estis ankaŭ la oficiro de SS responsa pri la eŭtanazia programo Aranĝo T4 kiu mortigis pli ol 250 000 malkapablajn plenkreskulojn kaj infanojn en Nazia Germanio, same kiel estis kun-inicianto de la "Aranĝo 14f13", nomita ankaŭ "Sonderbehandlung" ("speciala traktado"), kiu mortigis 15,000–20,000 prizonulojn el la Naziaj koncentrejoj.

Philipp Bouhler, responsa pri la eŭtanazia programo Aranĝo T4.

Bouhler estis arestita la 10an de majo 1945 fare de usonaj trupoj. Li memmortigis sin la 19an de majo 1945 estante en la usonarmea internulejo de Zell am See en Aŭstrio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miller 2006, p. 155.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Miller, Michael (2006). Leaders of the SS and German Police, Vol. 1. San Jose, CA: R. James Bender. ISBN 978-93-297-0037-2.