Philipp Buttmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philipp Buttmann
Persona informo
Naskonomo Philipp Karl Buttmann
Naskiĝo 5-an de decembro 1764 (1764-12-05)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 21-an de junio 1829 (1829-06-21) (64-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj latinaantikva grekagermana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Strasburgo
Memorigilo Philipp Buttmann
Familio
Infanoj August Buttmann • Alexander Buttmann • Philipp Buttmann
Okupo
Okupo lingvistobibliotekisto • klasika filologo • pedagogodocento • gimnazia instruisto • klasikisto
vdr

Philipp Karl BUTTMANN (origine: Boudemont; naskiĝinta la 5-an de decembro 1764 en Frankfurto ĉe Odro, mortinta la 21-an de junio 1829 en Berlino) estis germana klasika filologo kaj bibliotekisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Buttmann studis ekde 1782 en Göttingen ĉe Christian Gottlob Heyne kaj iĝis en 1787 edukisto ĉe la heredaj princoj kaj nepoj de Leopoldo la 1-a (Anhalt-Dessau). En 1789 laŭnecesa dungito kaj en 1796 sekretario ĉe la Reĝa biblioteko berlina. En 1800 Buttmann paralele instruistis ĉe la gimnazio en Joachimsthal. En 1806 li iĝis ano de la Akademio de sciencoj kaj du jarojn poste li retiriĝis el lernejoj kaj iĝis bibliotekisto en 1811.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj ĉefaj verkoj jenas: »Griechische Grammatik« (Berlino 1792) kaj la eltiraĵon de ĝi »Griechische Schulgrammatik« (Berlino 1816); »Lexilogus, oder Beiträge zur griechischen Worterklärung, hauptsächlich für Homer und Hesiod« (volumo unu, Berlino 1818; volumo du, 1825); »Ausführliche griechische Sprachlehre« (volumo unu, Berlino 1819; volumo du, 1825–27); »Mythologus, oder gesammelte Abhandlungen über die Sagen des Altertums« (Berlino 1828–29).

Krome Buttmann eldonis la kvaran volumon de la spalding-a esploradon pri Kvintiliano (Leipzig 1816); la de Angelo Mai trovitajn skoliojn pri Odiseo (Berlino 1821); »Platonis dialogi IV« (kun Johann Erich Biester - Berlino 1822); la sofoklan verkon »Philoctetes« (Berlino 1822); la aratan verkon »Phaenomena« (Berlino 1826). Krome Buttmann prizorgis novfaro de la eldono spalding-a de »Midiana« de Demosteno (Berlino 1823) kaj la du unuajn volumojn de la heindorf-a antologio »Platonis dialogi selecti« (Berlino 1827–29).

Inter 1803-1812 redaktistis li ĉe "Haude-Spenersche Zeitung" kaj inter 1807 kaj 1810 kun Friedrich August Wolf "Museum der Altertumswissenschaft".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 664-665 (tie ĉi interrete)