Philippe Manoury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philippe Manoury
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1952 (1952-06-19) (71-jaraĝa)
en Tulle
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École Normale de Musique de Paris Alfred Cortot • Konservatorio de Parizo
Okupo
Okupo komponisto
Verkoj Q2267582
TTT
Retejo http://www.philippemanoury.com/
vdr

Philippe MANOURY [fiLIP manuRI] (19a de junio 1952) estas franca komponisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

El 2004 ĝis 2012, Manoury servis en la komponfakultato de la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego, kie li instruis komponarton, elektronikan muzikon, kaj analizon en la gradiga programo. Post retiriĝo el instruado el UCSD, li nuntempe loĝas en Strasburgo, Francio.

La verkaro de Manoury estas tre influita de Pierre Boulez, Karlheinz Stockhausen, kaj Iannis Xenakis, kaj lia frua verkaro el 1972–76 kombinas serian punktismon kun la dense amasaj elementoj karakteraj de la muziko de Stockhausen kaj Xenakis, kaj la pentraĵoj de Jackson Pollock.[1] Verkoj kiaj Sound and Fury estas interesaj pro la uzado de komputil-helpita komponado. Sound and Fury uzas ankaŭ tre grandan orkestron, kiu estas simetrie aranĝita, kaj faras uzadon de la dekstr-maldekstraj spacaj efikoj.

Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Manoury, Philippe. 1998. La note et le son: Écrits et entretiens, 1981-1998, with a foreword by Danielle Cohen-Levinas. Musique et musicologie: Les dialogues. Paris: L'Harmattan. ISBN 2-7384-6985-X
  • Manoury, Philippe. 2001. Entretiens avec Daniela Langer. Paris : Musica falsa. ISBN 2-9512386-3-0

Kelkaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Operoj
  • 60e parallèle por 9 kantistoj, granda orkestro kaj elektroniko (1995–96)
  • K… (2001)
  • La frontière, ĉambr-opero por 6 kantistoj, 9 instrumentoj kaj elektroniko (2003)
  • La nuit de Gutenberg, opero en prologo kaj 12 scenoj. Premierita en la Opéra national du Rhin, Strasburgo, 24a de septembro 2011
Orkestraj verkoj
  • Numéro huit, op. 8 (1980, reviziita 1987)
  • Pentaphone, 5 Pecoj por granda orkestro, op. 24 (1993)
  • Prelude and Wait (1995)
  • Sound and Fury (1999)
Konĉertoj
  • Echo-Daimónon, por piano, electroniko kaj granda orkestro (2011–12)
  • Bref Aperçu sur l'Infini por cello kaj orkestro (2015)
Ĉambromuziko
  • Numéro cinq por piano kaj 13 instrumentoj, op. 5 (1976)
  • Instantanés (1983)
    • Version La Rochelle, op. 10a (1983)
    • Version étude, op. 10b (1983)
    • Version Baden-Baden, op. 10c (1985)
  • La Partition du ciel and de l’enfer, op. 19 (1989)
  • Passacaille pour Tokyo por piano kaj 17 instrumentoj (1994)
  • Fragments pour un portrait, 7 Pecoj por ensemblo de 30 instrumentoj (1998)
  • Épitaphe por 7 instrumentoj, op. 29 (1995)
  • Portrait of the Artist as a Young Man por 10 instrumentoj (2004)
  • Identités remarquables por 23 instrumentoj (2005)
  • Strange Ritual por 21 instrumentoj (2005)
  • Focus (1973)
  • Le tempérament variable (1978)
  • Kordokvarteto, op. 6 (1978)
  • Musique I por 2 harpoj, gitaro, mandolino kaj 2 perkutistoj (1986)
  • Musique II por 7 latunoj (2.2.2.1) kaj 2 marimboj, op. 14 (1986)
  • Petit aleph (1986)
  • Solo de vibraphone (1986)
  • Le livre des claviers, Ses pecoj por 6 perkutistoj (1987)
  • Deux mélodies (1988)
  • Michigan Trio por klarneto, violono kaj piano (1992)
  • Gestes por kordotrio (1992)
  • Métal por "sixxen" seksteo (1995)
  • Ultima por klarneto, cello kaj piano (1996)
  • Last por bas-klarneto kaj latun-marimbo (1997)
  • Stringendo por kordokvarteto (2010)
  • Tensio por kordokvarteto (2010)
  • Chaconne for solo cello and 6 cellos (2015)
Koncerta elektroniko
  • Zeitlauf por koruso, 14 instrumentoj kaj elektroniko, op. 9 (1982)
  • Jupiter por fluto kaj koncerta elektroniko, op. 15a (1987, reviziita 1992)
  • Pluton por piano kaj koncerta elektroniko (1988, revised 1989)
  • Neptune por 3 perkutistoj kaj koncerta elektroniko, op. 21 (1991)
  • En écho por soprano kaj koncerta elektroniko (1993–1994); vortoj de Emmanuel Hocquart
  • Partita I por violo kaj koncerta elektroniko (2006)
Piano
  • Sonato por 2 pianoj (1972, reviziita 1994)
  • Cryptophonos (1974)
  • Puzzle (1975)
  • Toccata (1998) el «Passacaille pour Tokyo»
  • La ville (…Première sonate) (2001–2002)
  • Veränderungen (…Deuxième sonate…) (2007)
Voĉo
  • Aleph por 4 kantistoj kaj orkestro (1985–87)
  • Xanadu por soprano kaj klarneto (1989); vortoj de Samuel Taylor Coleridge
  • Chronophonies I and II por mezzo-soprano, bariton-baso kaj granda orkestro (1994)
  • Douze moments por mezzo-soprano kaj granda orkestro (1998)
  • Slova por koruso (2001–2002)
  • Fragments d'Héraclite por koruso (2003)
  • Noon por soprano, koruso, granda orkestro, kaj elektroniko (2003)
  • Blackout, Melodramo por alto kaj 13 instrumentoj (2004)
  • On-iron por koruso, elektroniko kaj video (2005)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Poirier, Alain. 2001. "Manoury, Philippe". The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. S. Sadie kaj J. Tyrrell. London: Macmillan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]