Philippe Pétain

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henri Philippe PÉTAIN, esperante Peteno[1] (1856-1951) estis grava franca militisto kaj politikisto de la unua duono de la 20-a jarcento. Li fariĝis "Marŝalo de Francio" en 1918, kaj ekde tiam estas konata de la Francoj kiel "Marŝalo Pétain" (Maréchal Pétain), precipe dum la Dua mondmilito.

Pétain naskiĝis la 24-an de aprilo 1856 en Cauchy-à-la-Tour en la departemento Pas-de-Calais. Li mortis la 23-an de julio 1951 en Port-Joinville dum sia enkarcerado sur insulo Yeu, en Vendée. Tie ankaŭ situas lia tombo.

Kiel milita estro, la marŝalo Pétain estas la venkinto de la batalo de Verdun dum la Unua mondmilito. Sed kiel ŝtatestro, lia nomo rilatas al la armistico de junio 1940 kaj al la famaĉa, germanfavora reĝimo de Vichy, kiu subtenis nazian Germanion.

Philippe Pétain estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.


Referencoj

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), p199