Philippe de Vendôme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philippe fare de Jacob Ferdinand Voet.
La subskribo de la duko de Vendôme en 1725

Philippe de Vendôme, la Prioro de Vendôme (1655 - 1727), duko de Vendôme (1712-1727), filo de Ludoviko la 2-a de Vendôme, duko de Mercœur kaj Vendôme, kaj de Laure Mancini, pranepino de Henriko la 4-a kaj de Gabrielle d'Estrées, frato de Louis Joseph, nome la Granda Vendôme, estis franca generalo.

Ekde li estis sepjaraĝa, li ricevis la Abatejon de la Triunuo (42a abato kaj 10a mendabato). Tiu estis nur la unua de la abatejoj akirotaj, sen loĝi tie. Li eniris en 1666 ene de la Ordeno de Johanitoj, militis en Nederlando kaj Elzaco, iĝis granda prioro de la Ordeno en Francio en 1678, militmarŝalo en 1691, general-leŭtenanto en 1693 kaj partoprenis aktive en ĉiuj bataloj de Italio kaj Katalunio ĝis 1705.

Amiko de beletroj, li gastigis en sia Palaco de la Templanoj en Parizo la plej diboĉan vivon kaj ofte ankaŭ la plej skandalan. Li evidente protektis la neregulan abaton Chaulieu, same kiel la pentristo Jean Raoux, iama disĉiplo kiel Hyacinthe Rigaud, de Antoine Ranc en Montpellier; Raoux kiu lasis de li faman portreton.

Post la morto de sia frato, kun la ekskuzo ke estanta kavaliro de la Ordeno de Johanitoj, li ne rajtis posedi havaĵojn, Ludoviko la 14-a alproprigis ĉiujn havaĵojn de la frato kaj li devis havi nur titolojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Claude Pasquier, Le Château de Vendôme, 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]