Philippine Welser
| Philippine Welser | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Philippine Welser | ||
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1527 en Aŭgsburgo | |
| Morto | 24-an de aprilo 1580 (53-jaraĝa) en Kastelo Ambras | |
| Tombo | Innsbruck | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Germanio | |
| Familio | ||
| Dinastio | Welser family vd | |
| Patro | Franz Anton Welser, Freiherr von Zinnenburg (en) | |
| Patrino | Anna Adler (en) | |
| Gefratoj | Benigna Welserová z Cimburka (mul) | |
| Edz(in)o | Ferdinando la 2-a (1557 (Gregoria)–) | |
| Infanoj | Andrew of Austria (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | kuirverkisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Philippine WELSER (naskiĝinta en 1527 je Augsburg, mortinta la 24-an de aprilo 1580 en Insbruko) estis filino de germana patricio kaj la unua edzino de arkiduko Ferdinando la 2-a (Tirolo).
Jam frue ekzistis mito pri ŝia supebrilanta beleco.[1] La geedzeco kun Ferdinando estis kaŝita, tre verŝajjne en januaro 1557. Ofte estis dirite ke ili unuafoje renkontiĝis dum la dieto aŭgsburga de 1548. Sendube ambaŭ ĉeestis dum karnavala festo en Pilzeno en februaro 1555.[2] Jaron poste, en majo de 1556 Ferdinando troviĝis en kastelo Březnice en Bohemio. Ĉi tie estis la unua loĝloko de Philippine kaj ankaŭ la naskiĝloko de ilia unua infano ilia. Certe en 1559 imperiestro Ferdinando la 1-a sciis pri tia nelaŭklasa geedzeco kaj oni aranĝis daŭrigon de kaŝota rilato kun reguloj rilataj al la eduko de infanoj. La sekvintaj infanoj ĝemelaj Maria kaj Philipp (naskiĝo je Křivoklát) mortis jam en beboaĝo. Ili ricevis neoficialan entombigon en la Insbruka Kortega Preĝejo. Iliajn sarkofagojn oni trovis dum restaŭradlaboroj en la 1897-a jao.[3] De 1576 la kaŝigo ĉesis ĉar filo Andreas fariĝu kardinalo por kio necesis pruvon de laŭleĝa origino.
La geedzeco inter Ferdinando kaj Philippine estis feliĉa kaj ilia sidejo je Kastelo Ambras iĝis fortimpresa loko de renesanca stilo. Tie, ŝi kreis kun la kutimkuracisto Georg Handsch kaj sia apotekisto Gorin Guaranta kuracherban ĝardenon. Tamen ŝi ne redaktis mem kuracadan libron; aŭtorino de ĝi estis estinta ŝia patrino Maria Welser.[4][5] Ankaŭ kuirlibron ne ŝi mem verkis, sed denove jam ŝia patrino.[6] Almenaŭ kelkaj korektoj/komentoj en ĉi kuirlibro estis de Philippine mem. Konserviĝis ankaŭ ŝia privata preĝolibro, kun multaj desegnaĵoj.[7]
Welser ankaŭ helpis diversmaniere simplajn homojn kaj malriĉiĝintajn nobelojn. Tiaj bonfaroj ankaŭ forgesigis la homojn riproĉi al ŝi la morganatecon de ŝia edziniĝo. De Ferdinando ŝi ricevis plurajn bienojn kaj rajtis nomiĝi: margrafino de Burgau, landgrafino de Nellenburg, grafino de Ober- kaj Niederhohenberg. En 1570 ŝi ekmalsaniĝis. Ŝia tombo troviĝas en la t.n. Arĝenta kapelo en la Insbruka Kortega Preĝejo. Ŝiaj du ŝin postvivintaj filoj estis Andreas (1558-1600) episkopo de Konstanz kaj Brixen, kaj Karl (1560-1618), imperiestra generalo; ambaŭ fariĝis margrafoj de Burgau kiu tiam apartenis al Antaŭa Aŭstrujo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Das Kochbuch der Philippine Welser, (De re coquinaria) manuskripto de ĉ. 1543/44, kolektoj de Kastelo Ambras (inventara n-ro PA 1473; vere ne de ŝi)
- Das Arzneimittelbuch der Philippine Welser, (libro kuira kaj memkuracada) manuskripto de ĉ. 1560–1570, kolektoj de Kastelo Ambras (inventara n-ro PA 1474; vere de de ŝi)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sigrid-Maria Größing: Kaufmannstochter im Kaiserhaus. Philippine Welser und ihre Heilkunst, Kremayr und Scheriau, [Wien] 1992, ISBN 3-218-00531-0
- Sigrid-Maria Größing: Die Heilkunst der Philippine Welser. Außenseiterin im Hause Habsburg, Sankt-Ulrich-Verlag, Augsburg 1998, ISBN 3-929246-28-7
- Adelbert Heinrich Graf von Baudissin: Philippine Welser oder vor dreihundert Jahren. Historischer Roman, Rümpler, Hannover 1864 (romano)
- Moritz Richter: Philippine Welser. Historische Erzählung, Abel, Leipzig 1830
- Fanny Wibmer-Pedit: Die Welserin. Roman, Tyrolia, Innsbruck 1940
- Brigitte Riebe: Die schöne Philippine Welserin. Historischer Kriminalroman, Gmeiner, Meßkirch 2013, ISBN 978-3-8392-1351-3
- Jeannine Meighörner: Die Wolkenbraut. Das Leben der Philippine Welser. Ein historischer Roman, Haymon, Innsbruck 2013, ISBN 978-3-85218-939-0
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vikifontaro
- Henrike Leonhardt "Philippine Welser - Die Augsburger Patriziertochter und der Erzherzog" - podkasto de Bayerischer Rundfunk, majo 2020
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gunter Bakay: Philippine Welser. Eine geheimnisvolle Frau und ihre Zeit. Innsbruck 2013, konkrete p. 77 ss.
- ↑ Vaclav Buzek: Ferdinand von Tirol zwischen Prag und Innsbruck. Der Adel aus den böhmischen Ländern auf dem Weg zu den Höfen der ersten Habsburger, Wien 2009, p. 108-109
- ↑ David von Schönherr: Gesammelte Schriften, 1. Bd.: Kunstgeschichtliches, Innsbruck 1900, p. 296 kaj 353; gazetara noto ĉi-prie ĉe: Bote für Tirol und Vorarlberg 1899, n-ro 80, p. 644
- ↑ Gundolf Keil: "Der Hausvater als Arzt" - ĉe: Trude Ehlert (eld.): Haushalt und Familie in Mittelalter und früher Neuzeit, Sigmaringen 1991, ISBN 379954156X, p 221
- ↑ Sigrid-Maria Größing: Das Arzneimittelbuch der Philippine Welser. Eine kritische Untersuchung der Ambraser Handschrift, Salzburg 1992 (disertacio)
- ↑ Elvira Glaser: "Die Kochbücher der Philippine und Sabina Welser. Philologisch-linguistische Betrachtungen zu zwei frühen Frauenkochbüchern" - ĉe: Max Häberlein k.a.: Die Welser. Neue Forschungen zur Geschichte und Kultur des oberdeutschen Handelshauses, Berlin 2002, p. 510–549
- ↑ Alfred Auer kaj Eva Irblich (eld.): Natur und Kunst. Handschriften und Alben aus der Ambraser Sammlung Erzherzog Ferdinands II. (1529–1595), Innsbruck 1995

