Phorusrhacos
Rekonstruita skeleto de Titanis walleri, Florida Museum of Natural History
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Phorusrhacos (Forusrako) estas formortinta genro de gigantaj neflugaj birdoj terurbirdoj kiuj loĝis en Sudameriko dum la Mioceno. Phorusrhacos estis unu el la dominantan terpredantoj en Sudameriko.[1] Oni supozas, ke ili loĝis en arbaroj kaj herbejoj.
Malkovro kaj nomigo
[redakti | redakti fonton]
Oni konas restaĵojn el kelkaj lokoj de la Formacioj Santa Cruz kaj Monte León en la provinco Santakruzo de Argentino.[2] Inter ostoj trovitaj en la tavoloj de la Formacioj Santa Cruz (nune konsiderataj ĉefe de meza Mioceno) estis peco de mandiblo kiun Florentino Ameghino malkovris komence de 1887 kaj samjare li dekomence priskribis ĝin kiel ksenartra mamulo kiun li nomis Phorusrhacos longissimus.
La genronomo estis derivita el la greka -φόρος, (-foros), kun la signifo "portanto" en vortokunmetaĵoj, kaj ῥάκος, (rakos), "ĉifono" aŭ "sulko", verŝajne en referenco al la sulkigita makzelo surfaco.[3] Kiam la origina derivaĵo jam ne estis komprenita, oni kreis aliajn tradukoj, kiel ekzemple la laŭvorta traduko "ĉifon-ŝtelisto",[4] kaj "branĉ-posedanto" de la erara supozo la nomo estis intencita kiel derivaĵo de greka rhakis, "branĉo".[5] La specifa nomo signifas "tre longa" en la latina, denove en referenco al la malsupraj makzeloj. La holotipo estas la mandiblo, specimeno MLP-118 (Museo de La Plata). En 1889 Ameghino ŝanĝis la nomon al pli gramatike ĝusta Phororhacos sed la pli frua nomo havas prioritaton. En 1891, ĝi estis de li rekonita kiel birdo.[6]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]
Phorusrhacos havis kranion preskaŭ 65 centimetrojn longan, staris preskaŭ 2.4 metrojn alte, kaj verŝajne pezis preskaŭ 130 kilogramojn, tiom multe kiom maskla struto. [7][8] Ĝi havis tre fortajn krurojn, kapablajn kuri rapide, stumpaj, neflugkapabaj flugiloj, longan kolon kaj proporcie grandan kapon. Tiu finiĝis en grandega, hokoforma beko, kiu povis facile traŝiri viandon, aŭ piki en predon. La malsupra makzelo estis pli malgranda ol la supra makzelo. Estis tri fingroj ĉe ĉiu el la piedoj, ĉiuj el kiuj estis armitaj per akraj ungegoj.[9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Richardson, Hazel (2003). Dinosaurs and Prehistoric Life. London: Dorling Kindersley Limited. p. 183. ISBN 0-7513-3734-X.
- ↑ Phorusrhacos. Alirita 17a de Decembro 2021 .
- ↑ Phorusrhacos "wrinkle bearer (jaw)": Etymology and Meaning. Arkivita el la originalo je 29a de Oktobro 2013. Alirita 4a de Julio 2012 .
- ↑ Phororhacos. Arkivita el la originalo je 21a de Aprilo 2001. Alirita 22a de Aprilo 2010 .
- ↑ (1893) “On the extinct giant birds of Argentina”, Ibis Series 6 (5), p. 40–47.
- ↑ (1891) “Mamíferos y aves fósiles argentinas. Especies nuevas, adiciones y correcciones”, Revista Argentina de Historia Natural 1, p. 240–259.
- ↑ Croft, Darin A.. (2016) Horned Armadillos and Rafting Monkeys: The Fascinating Fossil Mammals of South America. Indiana University Press. ISBN 978-0253020840.
- ↑ (2003) “Systematic revision of the Phorusrhacidae (Aves: Ralliformes)”, Papéis Avulsos de Zoologia 43 (4), p. 55–91. doi:10.1590/S0031-10492003000400001. Alirita 2a de Julio 2006..
- ↑ Richardson, Hazel (2003). Dinosaurs and Prehistoric Life. London: Dorling Kindersley Limited. p. 183. ISBN 0-7513-3734-X.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hooper Museum
- Terror Birds: Bigger and Faster (Science)
- Darren Naish: Tetrapod Zoology: "terror birds"
- Darren Naish: Tetrapod Zoology: "Raven, the claw-handed bird, last of the phorusrhacids"
- xkcd Terror Bird
| ||||||||||||||||||


