Phumiphon Adunjadet
Rama la 9-a Phumiphon Adunjadet ภูมิพลอดุลยเดช | ||
---|---|---|
Reĝo de Tajlando ![]() | ||
![]() Reĝo Phumiphon en 1945
| ||
Regado | de la 9-a de junio 1946 ĝis la 13-a de oktobro 2016 | |
Sekvanto | Maha Vajiralongkorn | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 5-an de decembro 1927 en Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono | |
Morto | la 13-an de oktobro 2016 en Bangkoko | |
Mortokialo | pneŭmonito [#] | |
Tombo | Wat Bowonniwet Vihara [#] | |
Religio | Teravado [#] | |
Ŝtataneco | Tajlando [#] | |
Alma mater | Universitato de Laŭzano [#] | |
Lingvoj | taja lingvo • angla lingvo [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Dinastio | Chakri Dynasty [#] | |
Patro | Mahidol Adulyadej [#] | |
Patrino | Srinagarindra [#] | |
Gefratoj | Galyani Vadhana • Ananda Mahidol [#] | |
Edzino | Sirikit [#] | |
Idoj | Ubol Ratana • Maha Vajiralongkorn • Chulabhorn Walailak • Sirindhorn [#] | |
Profesio | ||
Okupo | ŝtatreprezentanto • politikisto • inĝeniero • saksofonisto • komponisto • ĵazmuzikisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Phumiphon Adunjadet (taje ภูมิพลอดุลยเดช, prononco [pʰuː.mí.pʰon ʔà.dun.já.dèːt] ( sono, laŭ anglalingva latinliterigo Bhumibol Adulyadej) respektive Rama la 9-a ekde la 9-a de junio 1946 (19-jara) estis la reĝo de Tajlando. Li naskiĝis la 5-an de decembro 1927 en Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono kaj mortis la 13-an de oktobro 2016 en Bangkoko. Li estis la tutmonde plej longe reginta ŝtatestro kaj ankaŭ la plej longe reginta monarko en la historio de Tajlando.
Li estas la nevo de la eksa reĝo Rama la 7-a kaj la frato de la sekva eksa reĝo Rama la 8-a. La posedon de reĝo Rama la 9-a la usona magazino Forbes taksas je 35 miliardoj da usonaj dolaroj - plejparte temas pri teritoria posedo kaj partoj de entreprenoj.[1] Sekve la reĝo Rama la 9-a ankaŭ estis la tutmonde plej riĉa monarko.
Li edziĝis al Sirikit. Ilia plej aĝa infano estas la filino Ubol Ratana, la dua infano kaj plej aĝa filo estas Maha Vajiralongkorn, la postsekva reĝo.