Piĉinglis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piĉinglis, ofte nomata laŭ siaj parolantoj kiel Piĉi kaj formale konata kiel Fernandopoa kreola angla lingvo, estas atlantika kreola lingvo kun bazo de anglalingva vortostoko, parolata sur la insulo de Bioko, Ekvatora Gvineo. Ĝi estas ido de la lingvo Krio de Sieraleono kaj estis alportita al Bioko de la Krioj kiuj elmigris al la insulo dum la kolonia epoko de la 19a jarcento.

Piĉi estas la due plej parolata lingvo de la ĉefurbo Malabo post la hispana kaj ĝi rolas kiel ĉiutaga lingvo al verŝajne la plimulto de la loĝantoj de la ĉefurbo. Piĉi estas ankaŭ uzata kiel ĉiutaga lingvo en multaj vilaĝoj kaj urboj laŭ la Marbordo de Bioko – inter ili Sampaca, Fiston, Basupú, Barrio las Palmas kaj Luba (Morgades 2004), kaj estas parolata kiel lingvafrankao ĉirkaŭ la tuto de Bioko. Ĝi estas ankaŭ parolata de nemalgranda komunumo de homoj el Bioko kiuj instaliĝis en Bata, la plej granda urbo sur la kontinenta parto de la lando.