Andreas Grassl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Piano Man)
Andreas Grassl
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1984 (1984-10-25) (39-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Andreas GRASSL (n. 25-an de oktobro 1984) estas germano kiu en aprilo de 2005 veturis al Britio, kie onidire li volis sin mortigi. Post tiam li vagadis sur la stratoj de Sheerness, Kent, en Britio, kiam la polico kaptis lin en malseka vesto la 7-an de aprilo de 2005. Tiam li ne ekparolis kaj ŝajnis perdi la memoron.

Oni povis eltrovi lian personecon, tiel tiel lia vesto estis eltranĉitaj la slipoj, kiuj eble povintus helpi la detektivojn.

Oni ekzamenis lin en psikiatrio, sed ne trovis mensajn damaĝojn, fakte la viro ŝajnas esti timema pro io.

Kiam oni donis al li krajonon kaj paperon, li desegnis pianon. Post tio oni akompanis lin al la kapelo de la hospitalo, kie li sperte pianludis. - ĉar li ne parolis eĉ unu vorton - Andreas Grassl ŝajnas suferi je amnezio kaj kiu ne kapablas paroli, sed li povas sin esprimi per desegnado kaj pianoludo. Pro tio li famiĝis kiel Piano Man (pianisto).

Paralelaĵoj[redakti | redakti fonton]

David Helfgott suferis je nerva kolapso en 1970. Lia rakonto estis surscenigita en la filmo Shine (Brilu).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]