Saltu al enhavo

Piazza del Campo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piazza del Campo - Panorama vido
Piazza del Campo
placo [+]

LandoItalio
SituoSieno
- koordinatoj43° 19′ 6″ N, 11° 19′ 53″ O (mapo)43.318411.33145Koordinatoj: 43° 19′ 6″ N, 11° 19′ 53″ O (mapo) [+]

Piazza del Campo (Sieno (Malnova urbo))
Piazza del Campo (Sieno (Malnova urbo))
DEC

Piazza del Campo (Centra Sieno)
Piazza del Campo (Centra Sieno)
DEC

Piazza del Campo (Sieno)
Piazza del Campo (Sieno)
DEC
Map
Piazza del Campo
Vikimedia Komunejo:  Piazza del Campo (Siena) [+]
vdr

La Placo de la Kampo (itale Piazza del Campo) estas la centra placo de la itala urbo Sieno en Toskanio, unu el la plej majestaj mezepokaj placoj. Ĝi estas ĉirkaŭita per la fasadoj de la Palazzo Pubblico kun la sonorilturo Torre del Mangia, kiu estas la arkitektura dominanto de la placo, kaj diversaj palazzi signorili [1].

Ĉi tio estas unu el la kialoj, kial Unesko rekonas Sienon kiel la idealan ekzemplon de mezepoka urbo.

Alia vido de la Piazza del Campo de Siena

La placo estis kaj restas la fokuso de la publika vivo de la urbo. Dek unu mallarĝaj, ombraj stratoj kondukas el la placo en la urbon. Hodiaŭ la placo ankoraŭ gastigas gravajn aranĝojn, agadojn ĉirkaŭ la karnavalo en februaro kaj somere la loka registaro organizas multajn iniciatojn vespere subĉielaj. Tamen, dum la tago, ĝi estas unika areo kie turistoj venas por ripozi, post promenado la romantikaj stratoj de Sieno, post vizito de la Duomo kaj la multaj muzeoj en la urbo.

La placo estas hejmo de la fama Fontano de Ĝojo, kiu estis dezajnita fare de la skulptisto Jacopo della Quercia en 1412–1419.

Dufoje jare (la 2-a de julio kaj la 16-a de aŭgusto), ĉevalvetkuroj (itale Palio) estas okazigitaj ĉirkaŭ la perimetro de la placo. La vojo ĉirkaŭ la perimetro estas kovrita per sablo, sur kiu la ĉevaloj kuras, kaj post kiam la vetkuroj estas finitaj, la sablo estas zorge purigita.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Castex, Jean. (2008) Architecture of Italy. Bloomsbury Publishing USA. ISBN 9780313320866.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
La Piazza del Campo en Sieno vidita de la Palazzo Pubblico