Blanka pikonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Picconia excelsa)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka pikonio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Oleacoj Oleaceae
Genro: Pikonio Picconia
Picconia excelsa
(Aiton) DC.
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La blanka pikonio ( Picconia excelsa) estas palearktisa specio el la genro pikonio de la familio de oleacoj, endemia en Makaronezio. Ĝi troviĝas en Kanarioj (Hispanujo) kaj Madejro (Portugalujo).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La blanka pikonio estas ĉiamverda arbedoarbeto kiu altas ĝis 10 m. La folioj estas kontraŭstarantaj, 6–8 cm longaj, simplaj, glatrandaj, ofte suben kurbigitaj je la randoj. La frukto estas nigra drupo 1–2 cm longa [1] Blanka pikonio estas laŭrisilva (nubarbara) elemento de la ekoregiono Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj. La planto estas minacata pro habitatodetruo [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flora de Canarias: Picconia excelsa hispane
  2. Bañares, A., et al. (1998). Picconia excelsa angle