Picinae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Picinae
Stria melanerpo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Subfamilio: Picinae
Leach, 1820
genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pegoj de la grupo Picinae estas preskaŭ paserinaj birdoj de la ordo Pegoformaj. Temas pri subfamilio de la familio Pegedoj, kiu inkludas ankaŭ la rondvostajn pegojn kaj koltordulojn. Ili troviĝas tutmonde kaj inkludas ĉirkaŭ 180 speciojn.

Tiuj birdoj ege frapas brue sur la arbotrunkoj per siaj bekoj kaj kapoj. Tio estas kaj komunikilo por signifigi posedon de la teritorio al siaj rivaloj, kaj metodo de lokigi kaj atingi insektolarvojn troviĝantajn sub la arboŝelo aŭ laŭlonge elfosante tunelojn en la arbo aŭ eĉ en fosto.

Fisiologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kelkaj pegoj kaj koltorduloj de la ordo Pegoformaj havas zigodaktiliajn piedojn, kun du fingrojn antaŭen kaj du malantaǔen. Tiuj piedoj, kvankam adaptitaj por grimpi sur vertikalaj surfacoj, povas esti uzataj por alpreni aŭ ripoziĝi. Kelkaj specioj havas nur tri fingrojn. La longa lango de tiuj pegedoj, en multaj kazoj tiom longa kiom la propra birdo povas esti lanĉita antaŭen por kapti insektojn. La lango ne estas ligita al la kapo de la pegedo same kiel ĉe plej parto de birdoj, sed anstataŭe ĝi bobeniĝas ĉirkaŭ la kranio, kio permesas esti tiom longa.

La pegedoj unue lokigas tunelon per frapado surtrunken per kapo. Kiam la tunelo estas trovita, la pegedoj elĉizas lignon ĝis kiam faras malfermon en la tunelo. Tiam ĝi enmetas kiel vermon sian langon en la tunelon por klopodi lokigi larvojn. La lango de la pegedo estas longega kaj finas en pinto. Per sia lango la pegedo trapikas la larvon kaj forigas ĝin el la trunko.

La pegedoj uzas siajn bekojn ankaŭ por krei grandajn truojn kiel nestojn kiuj estas 15 ĝis 45 cm sub la enirejo. Tiuj nestoj estas kovritaj nur per ligneroj kaj enhavas 2 ĝis 8 blankajn ovojn demetitajn de la ino. Ĉar la nestoj estas for de rigardo, ili ne estas videblaj al eventualaj predantoj kaj la ovoj ne bezonas esti kamuflaj. La truoj kreitaj de pegedoj estas reuzataj ankaŭ kiel nestoj de aliaj birdoj, kiel Quiscalus quiscula, sturnedoj, kelkaj anasoj kaj strigoj, kaj eĉ de mamuloj, kiel arbosciuroj.

Kelkaj adaptiĝoj kombiniĝas por protekti la cerbon de la pegedo el eventuala batado kiun la bekofrapa kutimaro kaŭzas: ĝi havas relative maldikan kranion kun relative spongan ostaron por kusenigi la cerbon; estas malmulte da cerbospina fluaĵo en tiu eta subaraknea spaco; la birdo kuntiras la musklojn de la makzeloj tuj antaŭ la frapo, tiel permesante la frapon tranpasi la cerbon kaj la tutan korpon helpi absorbi la frapon; ties relative eta cerbo estas malpli vundebla ol tiu de aliaj animaloj'. [1]

Kelkaj specioj modifis artikojn inter ostoj en la cerbo kaj supra makzelo, kaj musklojn kiuj kuntiriĝas por absorbi la frapon de la bekomartelado. Fortaj kolo kaj muskloj de vostoplumoj, kaj ĉizilforma beko estas aliaj marteladaptiĝoj kiuj videblas en plej parto de specioj. Aliaj specioj de pegedoj, kiel la Brustornama pego, uzas sian longan langon ĉefe por kapti predojn elgrunde aŭ el sub arboŝelo. Ĝi havas kelkajn frapabsorbajn adaptiĝojn, kaj preferas manĝi surgrunde al vagi tra putrintaj ligno kaj arboŝelo, kutimaro observita ĉe birdoj eĉ for de la familio de pegedoj. Same pri cerbostrukturoj, el malpli al pli alte specializo pri batado videblas ĉe diferencaj genroj (grupoj de rilataj specioj) de pegedoj ankoraŭ vivantaj. En sia klasika "Birds of America," John James Audubon priskribas la etan gradadon ĉe hioida ostolongo ĉe diferencaj specioj de vivantaj pegoj. La malstreĉo de la lango kuŝas sub la mola haŭtaĵo malantaǔ la kolo. La etaj osto dividas ĝin en du langoj, kiuj revenas kune antaŭ eniri la bekon.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La taksonomio de la pegedoj estas tre polemika. Surbaze de nereala malalta konverĝo ĉe detaloj de plumaro kaj kutimaro, oni distingas 5 subfamiliojn. Tamen, rezultis, ke similaj plumarbildoj kaj vivmanieroj ne implicas nepre pli altan filogenetikan rilataron ĉe pegedoj kaj pro tio oni akceptu nur 3 subfamiliojn.

Ekzemple, la genroj Dryocopus (Eŭrazio kaj Ameriko) kaj Campephilus (Ameriko) de grandaj pegedoj oni supozas kiel formantaj diferencan grupon. Tamen, ili estas nerilataj kaj anstataue proksimaj al genroj de Sudorienta Azio, nome Mulleripicus kaj Chrysocolaptes, respektive. Krome, la genrolokigo de multaj specioj, ekz. la Ruĝeca pego, rezultis erara, kaj kelkaj taksonoj kun neklaraj rilatoj devas esti lokataj en filogenio [2][3].

Necertaj fosiliaj formoj[redakti | redakti fonton]

  • Genro Palaeonerpes (Ogalalla frua Plioceno de Hitchcock County, Usono) - eble dendropicina
  • Genro Pliopicus (Frua Plioceno de Kansaso, Usono) - eble dendropicina
  • cf. Colaptes DMNH 1262 (Frua Plioceno de Ainsworth, Usono) - malarpicina?

Specioj laŭ taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas listo de specioj de pegedoj, prezentita laŭ taksonomia ordo.

Tribo Dendropicini

Orfrunta melanerpo, Melanerpes aurifrons
Hofmana melanerpo, Melanerpes hoffmannii
  • Genro Xiphidiopicus
    • Kuba pego, Xiphidiopicus percussus (Provizore en Dendropicini)
Masklo (live) kaj ino de Amerika trifingra buntpego, Picoides dorsalis. Verko de Louis Agassiz Fuertes.

Tribo Malarpicini

  • Genro Geocolaptes
  • Genro Micropternus (iam en Celeus)

Tribo Picini

Verda pego serĉante insektojn, desegnita en Scientific American Suplemento, N. 492, Junio 6, 1885

Tribo Megapicini

Ino de Granda fajrdorsulo ĉe Okcidentaj Gatoj, Chrysocolaptes lucidus socialis

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton kolektas tradician popolrakonton el Rumanio pri la mita deveno de pegoj. Laŭ tiu, Dio volis puni scivolemon de longnaza maljunulino kaj donis al ŝi sakon plenplena de zumantaj insektoj, vespoj, kuloj ktp., kun rekomendo nemalfermi ĝin, sed tion ŝi ne kapablis, malfermis la sakon kaj la tuta insektaro fuĝis; ŝi klopodis remeti ili en la sakon, sed tio tute maleblis. Do, Dio konvertis ŝin en pego, kiu ankoraŭ serĉas insektojn tra la arbotrunkoj.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]