Pico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la manĝaĵo pico. Ekzistas ankaŭ insulo en la Acoroj nomata Pico [piko].
Vidu ankaŭ artikolon Pico (Italio) pri komunumo en Italio.

Pico

Pico (itale: pizza [pica]) estas sud-italdevena bakaĵo, kies bazo konsistas el faruno, akvo, salo kaj gisto. Sur ĝin oni kutime metas tomatan saŭcon kaj mocarelon, kaj oni spicas ĝin per bazilio. Fine ĝi estu bakata en forno. Ĝi povas resti sur metala aŭ ŝtona bakpleto, sur krado, rekte sur fornaj brikoj ktp, depende de baka teĥniko. Tiu simpla pico-speco reprezentas la kolorojn de la itala flago kaj estas nomata laŭ la edzino de la itala reĝo Umberto la 1-a: Margherita [margerita].

Aliaj aldonaĵoj povas esti ekz-e sardeloj, aliaj specoj de fromaĝo, tranĉitaj tomatoj, fungoj, kolbaso, ŝinko, cepoj kaj multaj aliaj aferoj.

Suditalianoj transportis ĝin al Usono, kaj ĉefe el Novjorko diskonigis ĝin tutmonden, inkluzive nordan Italion. Aperis multaj variaĵoj laŭ lokaj gustoj.

Picejoj estas restoracioj fakaj pri picoj. En Okcidenta civilizo, ili celas la merkatojn de rapida manĝaĵo kaj hejmenportita manĝaĵo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj