Piedo-bindado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
rentgena bildo

Piedo-bindado (pied-bindado) estis kripliga metodo en Ĉinio, per kiu oni kripligis piedojn de la vironojn, por konveni al imagita belec-idealo. Tio okazis per forta subenklinigo de la pieda dorso, ofte per rompo de la ostoj. Tiun kripligitan piedon oni nomis lotuspiedo aŭ lilipiedo kaj oni celis atingi pli malgrandan piedon (fakte plandoparton). La virinoj fakte devis preskaŭ ungofingre iri, tiel ili apenaŭ povis forlasi la domon. Tiu kripligi ne okazis inter la kamparanoj, kie la virinoj devis labori sur la kampo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni rekondukas la elformiĝon de la kutimo al amatino de imperiestro Li Houzhu, lasta imperiestro de la Tang-dinastio (975). Tiu dancistino bindis forte la piedojn por prezenti figuron en la lotus-imita surscenaĵo. Tiutempe la bindado similis al tiu de la nunan baletistoj.

La kripliga metodo elformiĝis dum epoko de la neokonfucianismo kaj ekde la Song-dinastio estis kutimo, tiel mizerigi la piedojn eĉ de la infanoj.

La manĉuoj (regis 1644-1911) kaj la mongoloj ne alprenis tiun kutimon. la respublika Ĉinio malpermesis la kutimon en 1911, sed la kutimo daŭris eĉ en la 1930-aj jaroj. La kutimon finfine malpermesis Mao Zedong en 1949.

La lasta fabriko, en kiu oni pretigis la specialajn piedojn estis fermita nur en 1988. Ankoraŭ ekzistas kelkaj oldulinoj kun lotuspiedoj.