Piedpilkado
Etoso
Piedpilkado (aŭ piedpilko) estas ĝenerala nomo por diversaj sportoj, kiuj estas pli malpli parencaj al futbalo, karakterizitaj de la fakto ke la pilko (ĉu ronda, ĉu ovala) estas ludebla per piedo (eĉ se ne nur). La termino piedpilko estas ankaŭ ofte uzata kun la pli malvasta signifo de futbalo.
En Esperanto, oni ofte simple diras piedpilko anstataŭ piedpilkado, malgraŭ ke la vorto piedpilko ankaŭ esprimas la pilkon per kiu oni piedpilkas, sed ĝi streĉas la vortfarajn principojn de Esperanto laŭ la principo de metonimio.
En la grupo de piedpilko-sportoj troviĝas:
- futbalo (aŭ asocia piedpilkado, ankaŭ nomata simple piedpilkado)
- rugbeo kun siaj variantoj (15, 13, 7)
- usona kaj kanada piedpilkado
- aŭstralia piedpilkado (aussie rules football) kun siaj multnombraj variantoj,
- gaela piedpilkado
- Florenca piedpilkado (Calcio Florentino)
- ĉina piedpilkado
Historio
[redakti | redakti fonton]Modernaj Piedpilk-sportoj | Kambriĝa piedpilkado (1848–1863) | Futbalo (Asocia piedpilkado) (1863–) | ||
Endoma futbalo | ||||
Plaĝ-futbalo (1992–) | ||||
Fucalo (1930–) | ||||
Ŝefilda piedpilado (1857–1877) | ||||
Paralimpika futbalo | ||||
Strat-futbalo | ||||
Rugbea Unio kun ŝanĝetoj | Usona piedpilkado | Flaga uson-piedpilkado, Arena piedpilkado (1987–) | ||
Rugbeo | ||||
Burnside-a piedpilkado | Kanada piedpilkado (1861–) | Flaga kanad-piedpilkado | ||
Rugbea unio (1871–) | ||||
Rugbeo 7 (1883–) | ||||
Rugbea ligo (1895–) | ||||
Rugbea ligo 9 | ||||
Rugbea ligo 7 | ||||
Tuĉa rugbeo | ||||
Rugbeaj reguloj kaj aliaj anglaj ŝtat-lernejaj sportoj | Aŭstralia piedpilkado (1859–) | Internacia piedpilkado (1967–) | ||
Gaela piedpilkado (1887–) |