Piedpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Piedpilkado (aŭ piedpilko) estas ĝenerala nomo por diversaj sportoj, kiuj estas pli malpli parencaj al futbalo, karakterizitaj de la fakto ke la pilko (ĉu ronda, ĉu ovala) estas ludebla per piedo (eĉ se ne nur). La termino piedpilko estas ankaŭ ofte uzata kun la pli malvasta signifo de futbalo.

En Esperanto, oni ofte simple diras piedpilko anstataŭ piedpilkado, kiu tamen estas evitinda, ĉar la vorto piedpilko ankaŭ esprimas la pilkon per kiu oni piedpilkas, kaj ĉar ĝi streĉas la vortfarajn principojn de Esperanto.

En la grupo de piedpilko-sportoj troviĝas: