Piedrabuena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piedrabuena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13100
Retpaĝaro www.piedrabuena.es
Politiko
Urbestro José Luis Cabezas Delgado (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 4 809  (2010)
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 2′ N, 4° 10′ U (mapo)39.0325-4.1730555555556Koordinatoj: 39° 2′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 628 m [+]
Areo 565,36 km² (56 536 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Piedrabuena (Provinco Ciudad Real)
Piedrabuena (Provinco Ciudad Real)
DEC
Piedrabuena
Piedrabuena
Situo de Piedrabuena
Piedrabuena (Hispanio)
Piedrabuena (Hispanio)
DEC
Piedrabuena
Piedrabuena
Situo de Piedrabuena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Piedrabuena [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Piedrabuena (Bona Ŝtono) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas piedrabueneros. La censita populacio en 2010 estis de 4.809 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,51 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Piedrabuena estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la naturaj komarkojdistriktoj Montoj kaj Kamparo de Kalatrava en la nordokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 628 m (fakte 540 m ĉe la plej malalta punkto de la municipo kaj inter 800 kaj 950 ĉe la montoj); je 23 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 565.36 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°01′57″ N 4°10′23″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Estas malnovaj vulkanoj, malaltaj montetoj kaj valoj kie agrikulturo enradikiĝis. Trapasas la teritorion la rivero Bullaque kaj ties alfluantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua historia mencio pri la ekzisto de Piedrabuena datas de 1187 nome Buleo de la Papo Gregorio la 8-a kaj ĝis tiam estis tero de pasejo por diversaj civilizacioj: dum epoko de visigotoj (5a al 8a jarcentoj) okazis senloĝigo en ĉiuj la komarkoj de la provinco. La epoko de islamanoj estis de okupo de la teritorio fare de berberaj komunumoj. Post la batalo de las Navas de Tolosa Piedrabuena formis parton de la Ordeno de Kalatrava dum la kristana konkero, kiam okazis konfliktoj inter tiu kaj la Arkiepiskopoj de Toledo ĉar tiu municipo kastilia estis lima inter ambaŭ.

Blazono de Piedrabuena uzata de la urbodomo kun turo anstataŭ kastelo

En la 16a jarcento oni privatigis lokojn kia tiu kiu estis de la unua senjoro nome Don Alonso de Mesa. Dum la 19a jarcento nova privatigo de komunumaj aŭ ekleziaj terenoj donis grandajn posedaĵojn al bienuloj, kaj de tiam tiu municipo estas de grandaj bienoj (latifundismo). Post la Hispana Enlanda Milito en tiu teritorio agadis la gerilanoj kontraŭ la reĝimo de Francisco Franco.

Dum la 20a jarcento la municipo kreskis demografie, sed malpliixgis en la 1970-aj jaroj kaj poste eltenis ĝis aktualo.

Ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj la municipo ŝanĝis sian nomon per forgio de "de Calatrava" por iĝi simple Piedrabuena.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Du kasteloj (unu el ili kun diglago) kaj kelkaj religiaj pregejoj.
  • Civilaj konstruaĵo kaj urba reto de antikvaj stratetoj.
  • Tiu konata kiel "romia ponto".
  • Naturaj areoj de la rivero Bullaque [bujAke], de la montaro kaj de la vulkanoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La demografia evoluo de Piedrabuena dum la 20a kaj 21a jarcentoj estas tre simila al tiu de la plej parto de municipoj de la provinco de Ciudad Real kaj de Kastilio-Manĉo. Dum la 20a jarcento la municipo kreskis demografie, sed malpliiĝis en la 1970-aj jaroj, ĉefe je ties fino pro elmigrado al urboj aŭ industriaj areoj (oni perdis 20 %) kaj poste eltenis ĝis aktualo, sed neniam rekuperiĝis la nombroj de la 1930-aj jaroj.

Demografia evoluo de Piedrabuena inter 1900 kaj 2008

1900 1910 1920 1930 1940 1950

1960

1970 1980 1991 2001 2008

3.810 4.430 4.927 5.143 5.490 5.842

6.210

4.992 4.872 5.116 4.825 4.849

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ALÍA MIRANDA, Francisco (Coord.)(2003) "Entre la Cruz y Miraflores. Piedrabuena, espacio histórico y natural". Ayuntamiento de Piedrabuena, 421 pp. ISBN 84-923283-3-9.
  • ALÍA MIRANDA Francisco y SÁNCHEZ FERNÁNDEZ, María del Pilar (Coords.)(2006) "Piedrabuena y su entorno. Arte, antropología, historia y espacios naturales". Ayuntamiento de Piedrabuena. 761 pp.ISBN 84-923283-9-8.
  • CARO, Francisco (Coord.)(2001) "Piedrabuena, cien años de toros 1901-2001". Amigos de Piedrabuena-Ayuntamiento de Piedrabuena. Dep.Legal:CR-357/2001. 267 pp.
  • FREIRE MARTÍN, José (1995) " Piedrabuena: Mayos y Cruces". Diputación Provincial de Ciudad Real. 304 pp. Dep. legal: CR-343-1996.
  • GARCÍA BRESÓ, Javier (2008) "La lógica de la Cruz de Mayo: simbolismo y representación en la provincia de Ciudad Real". En Revista Demófilo pp 117-142, Sevilla.
  • JIMÉNEZ BALLESTA, Juan y DEL HIERRO PALOMO, Nicolás (1998)"Historia de Piedrabuena. Condicionamientos geográficos, población y misceláneas". 381 pp. ISBN 84-923283-1-2.
  • ZAMORA SORIA, Francisco (Coord.)(1999) "Piedrabuena, recuerdos en papel". Ayuntamiento de Piedrabuena. 280 pp. ISBN 84-923283-2-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]